FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30  
31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   >>   >|  
auxskultis tiun parolon miregante. Kial la virineto nomis sxin sorcxistino, kaj diris ke sxi mortigis la Fian Sorcxistinon de la Oriento? Doroteo estis senkulpa, neniun damagxinta knabineto, kiu estis portita de ciklono multajn kilometrojn for de sia hejmo; kaj sxi neniam mortigis ion ajn dum sia tuta vivo. Sed la virineto evidente atendis respondon, do Doroteo diris, heziteme, "Vi estas tre afabla; sed klare okazis ia eraro. Mi nenion mortigis." "Nu, via domo mortigis sxin," respondis la virineto, ridante, "do estas tutegale. Vidu!" sxi pludiris, indikante la angulon de la domo. "Jen sxiaj du piedpintoj, ankoraux etenditaj sub ligna bloko." Doroteo rigardis, kaj time krietis. Jen ja, sub la angulo de la granda trabo sur kiu kusxis la domo, estis du etenditaj piedoj, portantaj argxentajn sxuojn kun pintoj. "Ho ve! Ho ve!" kriis Doroteo, kunmetante la manojn konsternite. "La domo falis sur sxin. Kion ni faru?" "Nenio farindas," diris la virineto trankvile. "Sed kiu sxi estis?" demandis Doroteo. "Sxi estis la Fia Sorcxistino de la Oriento, kiel mi diris," respondis la virineto. "Sxi sklavigis la Mangxtulojn dum multaj jaroj, ili devis servadi sxin nokte kaj tage. Nun ili liberigxis, kaj ili dankas vin pro tiu komplezo." "Kiuj estas la Mangxtuloj?" demandis Doroteo. "Ili estas la homoj kiuj logxas en cxi tiu lando de la Oriento, kie la Fia Sorcxistino regis." "Cxu vi estas Mangxtulo?" demandis Doroteo. "Ne, sed mi estas ilia amikino, kvankam mi logxas en la lando de la Nordo. Kiam ili trovis ke la Sorcxistino de la Oriento estas morta la Mangxtuloj sendis rapidan mesagxiston al mi, kaj mi tuj venis. Mi estas la Sorcxistino de la Nordo." "Ho, mirige!" kriis Doroteo. "Cxu vi estas vera sorcxistino?" "Jes ja," respondis la virineto. "Sed mi estas bona Sorcxistino, kaj la popolo amas min. Mi ne estas tiom potenca kiom la Fia Sorcxistino kiu regis cxi tie; se mi kapablus, mi mem liberigus la popolon." "Sed mi kredis ke cxiuj sorcxistinoj estas fiaj," diris la knabino, kiun iom timigis renkonti veran sorcxistinon. "Ho, ne, tio estas grava eraro. Ekzistis nur kvar Sorcxistinoj en la Lando Oz, kaj du el ili, kiuj logxas en la Nordo kaj la Sudo, estas bonaj Sorcxistinoj. Mi scias tion, cxar mi mem estas unu el ili, kaj mi ne povas erari. La logxantinoj en la Oriento kaj la Okcidento ja estis fiaj sorcxistinoj; sed nun vi mortigis unu el ili, do restas nur unu Fia Sorcxistino en la tuta Lando Oz--sx
PREV.   NEXT  
|<   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30  
31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   >>   >|  



Top keywords:

Doroteo

 

Sorcxistino

 

virineto

 

mortigis

 

Oriento

 

logxas

 
demandis
 

respondis

 

sorcxistinoj

 

sorcxistino


etenditaj
 

Mangxtuloj

 

Sorcxistinoj

 

sendis

 

amikino

 

kvankam

 

trovis

 

komplezo

 
restas
 

Mangxtulo


rapidan

 
Okcidento
 

logxantinoj

 

knabino

 

kredis

 
liberigus
 

popolon

 
timigis
 

Ekzistis

 

sorcxistinon


renkonti

 

kapablus

 

popolo

 

mirige

 

potenca

 

mesagxiston

 

heziteme

 
afabla
 

respondon

 

atendis


evidente
 
okazis
 

tutegale

 
pludiris
 
ridante
 
nenion
 

neniam

 

Sorcxistinon

 

miregante

 

auxskultis