FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42  
43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   >>   >|  
movi ilin; kaj li multfoje dankis ilin pro sia liberigxo, cxar li sxajnis tre gxentila, kaj tre dankema. "Mi eble starus tie por cxiam se vi ne estus alveninta," li diris; "do certe vi savis mian vivon. Kial vi hazarde venis cxi tien?" "Ni estas survoje al la Smeralda Urbo, por renkonti la Grandan Ozon," sxi respondis, "kaj ni haltis cxe via dometo por tie tradormi la nokton." "Kial vi volas renkonti Ozon?" li demandis. "Mi volas ke li resendu min al Kansas, kaj la Birdotimigilo volas ke li metu iom da cerbo en lian kapon," sxi respondis. La Stana Lignohakisto sxajnis profunde pensadi dum momento. Post tio li diris: "Cxu vi supozas ke Oz povus doni al mi koron?" "Nu, mi supozas ke jes," Doroteo respondis. "Estus egale facile kiel doni al la Birdotimigilo cerbon." "Vere," la Stana Lignohakisto respondis, "Do, se vi permesos ke mi akompanu vin, ankaux mi iros al la Smeralda Urbo por peti ke Oz helpu min." "Kunvenu," diris la Birdotimigilo elkore, kaj Doroteo ankaux diris ke sxi volonte akceptos lin kiel akompananton. Do la Stana Lignohakisto sursxultrigis sian hakilon kaj cxiuj marsxis tra la arbaro gxis ili atingis la vojon pavimitan per flavaj brikoj. La Stana Lignohakisto jam petis ke Doroteo metu la oleujon en sian korbon. "Cxar," li diris, "se pluvos sur min kaj mi denove rustigxos, mi bezonegos la oleujon." Estis bonsorte ke la nova kamarado farigxis parto de la grupo, cxar baldaux post la rekomenco de marsxado ili atingis lokon kie la arboj kaj brancxoj tiom densigxis super la vojo ke ili ne povis tramarsxi. Sed la Stana Lignohakisto eklaboris per sia hakilo kaj hakis tiom bone ke baldaux li faris trairejon por la tuta grupo. Doroteo pensadis tiom profunde dum ili marsxis ke sxi ne rimarkis kiam la Birdotimigilo stumblis en truon kaj ruligxis al la flanko de la vojo. Efektive li devis voki sxin por ke sxi helpu lin restarigxi. "Kial vi ne cxirkauxmarsxis la truon?" demandis la Stana Lignohakisto. "Mi ne scias tion fari," respondis la Birdotimigilo gaje. "Mia kapo plenigxis per pajlo, komprenu, kaj tial mi iras al Oz por peti de li cerbon." "Mi komprenas," diris la Stana Lignohakisto. "Sed, malgrauxe, cerbo ne estas la plej bona afero en la mondo." "Cxu vi havas cerbon?" demandis la Birdotimigilo. "Ne, mia kapo estas tute malplena," respondis la Hakisto. "Sed iam mi havis cerbon, kaj ankaux koron; do, provinte ambaux, mi multe preferus havi koron." "Kial?" demandis la Birdoti
PREV.   NEXT  
|<   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42  
43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   >>   >|  



Top keywords:

Lignohakisto

 

respondis

 

Birdotimigilo

 

cerbon

 

demandis

 

Doroteo

 
ankaux
 

profunde

 

supozas

 

renkonti


sxajnis
 

atingis

 

oleujon

 

baldaux

 

marsxis

 

Smeralda

 

trairejon

 

bonsorte

 
farigxis
 

kamarado


hakilo

 
brancxoj
 

tramarsxi

 

densigxis

 

rekomenco

 
marsxado
 

eklaboris

 
komprenas
 

malgrauxe

 

malplena


preferus

 

Birdoti

 

ambaux

 

provinte

 

Hakisto

 

Efektive

 

bezonegos

 
flanko
 

ruligxis

 

rimarkis


stumblis
 
restarigxi
 

cxirkauxmarsxis

 
plenigxis
 
komprenu
 
pensadis
 

Kunvenu

 

haltis

 

Grandan

 

survoje