FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46  
47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   >>   >|  
eo, kiu ankoraux koleris. "Tial li renversigxis tiom facile," komentis la Leono. "Min mirigis vidi lin cxirkauxturnigxi tiel. Cxu ankaux la alia estas pajloplena?" "Ne," diris Doroteo, "li konsistas el stano." Kaj sxi helpis la Hakiston restarigxi. "Tial li preskaux malakrigis miajn ungojn," diris la Leono. "Kiam ili komencis grati la stanon mi sentis malvarmon suben kuri laux mia dorso. Kiu estas tiu malgranda besto kiun vi tiom amas?" "Li estas mia hundo, Toto," respondis Doroteo. "Cxu li konsistas el stano aux estas plena de pajlo?" demandis la Leono. "Nek stano nek pajlo. Li estas--estas--viandohundo." "Ho! Li estas kurioza besto, kaj aspektas ege malgranda, kiam mi nun rigardas lin. Neniu alia volus mordi tian etulon, nur malkuragxa mi," pludiris la Leono malgaje. "Kio malkuragxigis vin?" demandis Doroteo, miroplene rigardante la grandan beston, cxar li estis granda kiel malgranda cxevalo. "Estas mistero," respondis la Leono. "Mi supozas ke mi naskigxis tia. Cxiuj aliaj bestoj en la arbaro kompreneble supozas ke mi estas kuragxa, cxar cxie oni kredas ke la Leono estas la Regxo de Bestoj. Mi trovis ke se mi mugxas tre lauxte, cxiu vivanto estas timigata kaj forkuras de mi. Kiam ajn mi renkontis homon mi multe timis; sed mi nur mugxegis je li, kaj li cxiam forkuris kiel eble plej rapide. Se la elefantoj kaj la tigroj kaj la ursoj decidus batali kontraux min, mi mem forkurus--tiom malkuragxa mi estas; sed tuj kiam ili auxdas min mugxegi ili cxiuj penas foriri de mi, kaj kompreneble mi akceptas tion." "Sed tio estas malgxusta. La Regxo de Bestoj ne estu malkuragxa," diris la Birdotimigilo. "Mi scias tion," respondis la Leono, visxante larmon de sia okulo per la pinto de sia vosto. "Tio multege malgxojigas min, kaj tre malfelicxigas mian vivon. Sed kiam ajn estas dangxero, mia koro komencas rapide bati." "Eble vi suferas pro kormalsano," diris la Stana Lignohakisto. "Eble," diris la Leono. "Se tiel," pludiris la Stana Lignohakisto, "gxoju, cxar tio pruvas ke vi havas koron. Rilate al mi, mi ne havas koron, do mi ne povas suferi pro kormalsano." "Eble," diris la Leono penseme, "se mi ne havus koron al mi ne mankus kuragxo." "Cxu vi havas cerbon?" demandis la Birdotimigilo. "Mi supozas ke jes. Mi neniam rigardis en mian kapon por informigxi," respondis la Leono. "Mi iras al la Granda Oz por peti lin doni al mi cerbon," komentis la Birdotimigilo, "cxar mia kapo estas plena de pa
PREV.   NEXT  
|<   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46  
47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   >>   >|  



Top keywords:

respondis

 

malgranda

 

malkuragxa

 

demandis

 

Birdotimigilo

 

Doroteo

 
supozas
 

pludiris

 

Bestoj

 

kompreneble


rapide
 

cerbon

 

komentis

 

konsistas

 

Lignohakisto

 

kormalsano

 

kontraux

 

informigxi

 
batali
 

auxdas


mugxegi

 
rigardis
 

komencas

 

decidus

 

forkurus

 
elefantoj
 

forkuris

 
mugxegis
 

tigroj

 

Granda


foriri

 

suferi

 

multege

 

pruvas

 

Rilate

 

malgxojigas

 

malfelicxigas

 
larmon
 

visxante

 

suferas


malgxusta
 
akceptas
 

neniam

 
dangxero
 
penseme
 
mankus
 

kuragxo

 

malvarmon

 

sentis

 

stanon