FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60  
61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   84   85   >>   >|  
gxin nur suficxe por trarigardi, kaj diris, "Kion vi volas, infano, kaj kial tiu granda Leono estas kun vi?" "Ni volas tranokti kun vi, se vi permesos," respondis Doroteo; "kaj la Leono estas mia amiko kaj kamarado, kaj nenial damagxus vin." "Cxu li estas malsovagxa?" demandis la virino iomete pli malfermante la pordon. "Ho jes;" diris la knabino, "kaj li estas ankaux ege malkuragxa; do li multe pli timos pro vi ol vi timos pro li." "Nu," diris la virino, pripensinte kaj denove rigardetinte la Leonon, "se estas tiel do vi rajtas enveni, kaj mi donos al vi iom da vespermangxo kaj lokon kie vi povos dormi." Do ili cxiuj eniris la domon, kie estis, krom la virino, du infanoj kaj viro. La kruro de la viro estis vundita, kaj li kusxadis sur sofo en angulo. Ili sxajnis tre surprizitaj de la stranga grupo, kaj dum la virino surtabligis la mangxilojn la viro demandis, "Kien iras vi cxiuj?" "Al la Smeralda Urbo," diris Doroteo, "por renkonti la Grandan Ozon." "Cxu vere?" krietis la viro. "Cxu vi certas ke Oz akceptos renkonti vin?" "Kial ne?" sxi respondis. "Nu, oni diras ke li neniam permesas ke iu ajn eniru al li. Mi multafoje estis en la Smeralda Urbo, kaj gxi estas bela kaj mirinda urbo; sed mi neniam ricevis permeson vidi la Grandan Ozon, nek mi scias pri iu alia vivanto kiu vidis lin." "Cxu li neniam eliras?" demandis la Birdotimigilo. "Neniam. Li sidas tagon post tago en la granda tronocxambro de la palaco, kaj ecx liaj servistoj neniam vidas lin vizagx-al-vizagxe." "Kia li estas?" demandis la knabino. "Estas malfacile diri," diris la viro penseme. "Komprenu, Oz estas granda Sorcxisto, kaj li povas doni al si kian ajn deziratan formon. Do kelkaj diras ke li aspektas kiel birdo; kaj kelkaj ke li aspektas kiel elefanto; kaj kelkaj diras ke li aspektas kiel kato. Al aliaj li aspektas bela feino, aux elfo, aux kia ajn li deziras. Sed kiu estas la vera Oz, kiam li surprenas sian propran formon, neniu vivanto scias." "Tre strange," diris Doroteo; "sed ni devos strebi, iel, renkonti lin, cxar alie nia alveno estos vana." "Kial vi volas renkonti la teruran Ozon?" demandis la viro. "Mi volas ke li donu al mi cerbon," diris la Birdotimigilo, fervore. "Ho, Oz povus fari tion suficxe facile," deklaris la viro. "Li havas pli da cerbo ol li bezonas." "Kaj mi volas ke li donu al mi koron," diris la Stana Lignohakisto. "Tio ne gxenos lin," pludiris la viro, "cxar Oz havas grandan kolekton da
PREV.   NEXT  
|<   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60  
61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   84   85   >>   >|  



Top keywords:

demandis

 

renkonti

 

neniam

 

virino

 

aspektas

 

kelkaj

 
granda
 

Doroteo

 

Grandan

 

Smeralda


respondis
 

suficxe

 

formon

 

Birdotimigilo

 

vivanto

 

knabino

 

iomete

 

kamarado

 
trarigardi
 

deziratan


malsovagxa

 
elefanto
 

pludiris

 

Sorcxisto

 

Komprenu

 
servistoj
 

kolekton

 
palaco
 

tronocxambro

 

vizagx


grandan

 

penseme

 

malfacile

 

vizagxe

 

deziras

 

nenial

 

cerbon

 
fervore
 

teruran

 

alveno


bezonas
 
deklaris
 

facile

 
surprenas
 
Lignohakisto
 
gxenos
 

propran

 

strebi

 

strange

 

eliras