FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69  
70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   84   85   86   87   88   89   90   91   92   93   94   >>   >|  
tion?" demandis la Bruto. "Cxar mi petas, kaj nur vi povas plenumi mian peton," respondis la Hakisto. Oz iomete mugxis je tio, sed diris, rauxke, "Se vi efektive deziras koron, vi devos meriti gxin." "Kiel?" demandis la Hakisto. "Helpu Doroteon mortigi la Fian Sorcxistinon de la Okcidento," respondis la Bruto. "Kiam la Sorcxistino estos morta, venu al mi, kaj mi tiam donos al vi la plej grandan kaj plej afablan kaj plej ameman koron en la tuta Lando Oz." Do la Stana Lignohakisto devis reiri malgxoje al siaj amikoj kaj informi ilin pri la terura Bruto kiun li vidis. Ili cxiuj miregis pro la multaj formoj kiujn donis al si la Granda Sorcxisto, kaj la Leono diris, "Se li estos bruto kiam mi vidos lin, mi kiel eble plej lauxte mugxegos kaj tiom timigos lin ke li plenumos cxiun mian peton. Kaj se li estos la bela damo, mi sxajnigos salti sur sxin, kaj tiel devigos sxin plenumi mian peton. Kaj se li estos la granda Kapo, mi povos fari al li kion mi volos; cxar mi rulos la Kapon tra la tuta cxambro gxis li promesos doni al ni kion ni deziras. Do estu bonesperaj, miaj amikoj, cxar ja cxio rezultos bone." La sekvan matenon la soldato kun la verda barbo kondukis la Leonon al la granda Tronocxambro kaj petis lin eniri al Oz. La Leono tuj trairis la pordon, kaj cxirkauxrigardante li vidis, surprizate, ke antaux la trono estas Globo de Fajro, tiom feroca kaj arda ke li apenaux kuragxis rigardi gxin. Lia unua penso estis ke Oz akcidente ekbrulis kaj konsumigxas; sed kiam li provis proksimigxi, la varmego estis tiom intensa ke gxi komencis bruligi liajn lipharojn, kaj li retrorampis tremante al pozicio pli proksima al la pordo. Venis malalta, trankvila vocxo el la Globo de Fajro, kaj cxi tiujn vortojn gxi parolis: "Mi estas Oz, la Granda kaj Terura. Kiu estas vi, kaj kial vi sercxas min?" Kaj la Leono respondis, "Mi estas Malkuragxa Leono, mi timas cxion. Mi venis al vi por peti ke vi donu al mi kuragxon, por ke mi reale farigxu la Regxo de Bestoj, kiel min oni nomas." "Kial mi donu al vi kuragxon?" demandis Oz. "Cxar el cxiuj Sorcxistoj vi estas la plej granda, kaj nur vi havas kapablon plenumi mian peton," respondis la Leono. La Globo de Fajro brulis feroce dum kelka tempo, kaj la vocxo diris, "Portu al mi pruvon ke mortis la Fia Sorcxistino, kaj tuj tiam mi donos al vi kuragxon. Sed dum vivos la Sorcxistino vi devos resti malkuragxa." La Leono koleris pro tiu parolo, sed li povis respondi nenion, kaj d
PREV.   NEXT  
|<   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69  
70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   84   85   86   87   88   89   90   91   92   93   94   >>   >|  



Top keywords:

respondis

 

demandis

 

granda

 

Sorcxistino

 

plenumi

 

kuragxon

 
amikoj
 

Granda

 

Hakisto

 

deziras


parolo
 

pozicio

 

varmego

 

proksimigxi

 

komencis

 

intensa

 

bruligi

 

provis

 
malkuragxa
 

retrorampis


lipharojn

 
tremante
 

koleris

 

akcidente

 

nenion

 
feroca
 

antaux

 
surprizate
 

pordon

 

cxirkauxrigardante


apenaux

 

respondi

 

ekbrulis

 

kuragxis

 

rigardi

 

konsumigxas

 

brulis

 
trairis
 

Malkuragxa

 

feroce


kapablon
 
Sorcxistoj
 

Bestoj

 
farigxu
 
sercxas
 
trankvila
 

malalta

 

Terura

 

pruvon

 

vortojn