FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78  
79   80   81   82   83   84   85   86   87   88   89   90   91   92   93   94   >>  
sos forpreni de vi ankaux la alian sxuon." Tio kolerigis Doroteon tiom ke sxi prenis la sitelon da akvo kiu staris proksime kaj versxis gxin sur la Sorcxistinon, malsekigante sxin de la kapo gxis la piedoj. Tuj la fiulino ekkriegis pro timo, kaj, dum Doroteo mirante rigardis, la Sorcxistino komencis forsxrumpi kaj plene malestigxi. "Vidu kion vi faris!" sxi kriis. "Post minuto mi estos tute degelinta!" "Vere mi bedauxras," diris Doroteo, kiu ja timis vidante la Sorcxistinon fandigxi kvazaux bruna sukero antaux sxi. "Cxu vi ne sciis ke akvo detruos min?" demandis la Sorcxistino, per ploranta, senespera vocxo. "Kompreneble ke ne," respondis Doroteo. "Kiel mi scius?" "Nu, post kelkaj minutoj mi estos plene degelinta, kaj la kastelo estos via. Mi agis fie dum mia vivo, sed mi neniam supozis ke malgranda knabino kia vi povus degeligi min kaj cxesigi mian fian agadon. Jen--mi finigxas." Dirante tion la Sorcxistino farigxis bruna, fandita, senforma amasajxo kaj komencis disversxigxi sur la puraj traboj de la planko de la kuirejo. Vidante ke efektive sxi ja plene neniigxis, Doroteo replenigis la sitelon per akvo kaj jxetis gxin sur la makulegon. Kaj sxi balais gxin tra la pordon. Preninte la Argxentan Sxuon, la sola restajxo de la maljunulino, sxi purigis kaj sekigis gxin per tuko, kaj remetis gxin sur sian piedon. Kaj nun, finfine libera agi lauxvole, sxi elkuris al la korteto por informi la Leonon ke la Fia Sorcxistino de la Okcidento finigxis, kaj ke ili ne plu estas kaptitoj en fremda lando. Cxapitro XIII. La savo Tre multe placxis al la Malkuragxa Leono auxdi ke la Fia Sorcxistino degelis pro sitelo da akvo, kaj Doroteo tuj malsxlosis la pordon de lia karcero kaj liberigis lin. Kune ili eniris la kastelon, kie la unua ago de Doroteo estis kunvoki cxiujn Palpbrumojn kaj informi ilin ke ili ne plu estas sklavoj. Estis tre multa gxojo inter la flavaj Palpbrumoj, cxar ili devis laboregadi dum multaj jaroj por la Fia Sorcxistino, kiu cxiam tre kruele traktis ilin. Ili feriigis tiun tagon, tiam kaj cxiam poste, kaj pasigis la tempon festenante kaj dancante. "Se niaj amikoj, la Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto estus kun ni," diris la Leono, "mi estus plene felicxa." "Cxu eble ni povus savi ilin?" demandis la knabino, esperoplene. "Ni povos provi," respondis la Leono. Do ili alvokis la flavajn Palpbrumojn kaj demandis al ili cxu ili helpos savi iliajn amikojn, kaj la Palpebrumoj dir
PREV.   NEXT  
|<   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78  
79   80   81   82   83   84   85   86   87   88   89   90   91   92   93   94   >>  



Top keywords:
Sorcxistino
 
Doroteo
 
demandis
 
degelinta
 

Palpbrumojn

 

pordon

 

informi

 

respondis

 

komencis

 

knabino


Sorcxistinon

 

sitelon

 

liberigis

 

Cxapitro

 

placxis

 

karcero

 

sitelo

 
malsxlosis
 
degelis
 

Malkuragxa


fremda

 

korteto

 
Palpebrumoj
 

amikojn

 

elkuris

 

lauxvole

 
finfine
 

libera

 

iliajn

 
Leonon

alvokis

 
kaptitoj
 

flavajn

 

finigxis

 
helpos
 

Okcidento

 

Lignohakisto

 

feriigis

 

traktis

 

kruele


laboregadi

 
multaj
 
Birdotimigilo
 

tempon

 

festenante

 

dancante

 

pasigis

 

amikoj

 

piedon

 
kunvoki