FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33  
34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   >>   >|  
estis ja kiel infaneto, sed jam vigla kaj gxojema knabo li farigxis, bonega arangxisto de festetoj kaj ekskursoj. Kiel cxefon kaj animon de l' amuzoj, lin cxirkauxis gefratetoj aux kolegoj. Li plej sxatis la dancadon, sed por problemoj malfacilaj de lerneja tasko li estis ankaux tre helpema konsilanto. De sia patrino li heredis la senteman bonkorecon, kaj sxin li adoris, kvazaux dian angxelinon. Ofte malsanan, li sxin flegis kun zorgemo kortusxanta, kaj cxiujn deziretojn sxiajn li antauxplenumis delikate. Lin la patrino kompreneble jam rigardis frue kiel trezoron la plej karan. Sxi amis lin kiel okulpupilon, kaj en la tuta mondo ekzistis laux sxi neniu ajn pli bona. Kredeble prave. Kio staras super amo patrina? Tra doloroj sensxancela, komprenema kaj fidela, gxi sin donas, kaj donas gxis morto . . . kaj poste gxi helpas ankoraux. Similaj amoj inter filo kaj patrino cxe multaj geniuloj estas ofte rimarkeblaj. Pope, Musset, Lamartine adoris la patrinon sian, kaj al sxi tre multon sxuldis. Same Zamenhof. Sxi faris lin idealisto, kaj fidis grandecon lian kun espero konstanta. Pie sxi gardis tiun flamon, kvazaux lumbrileton de lampo sankta. Simpla virino sxi estis, kaj tial lin edukis, ke cxiuj homoj estas fratoj kaj egalaj antaux Dio. Sagxa patro lin revokis al realo for de l' revoj. La knabo ja vidis la faktojn cxirkaux si en stratoj Bjalistokaj: Preter la fenestroj de la ligna domo Zamenhofa, sur la strato Verda, pasis aro da Hebreoj kun la tipaj longaj barboj . . . Al vizagxoj jen celtrafas negxaj kugloj en pafado. Frapon sub okulo. Sangas vango. Plendas maljunulo . . . "Ne bleku, judacxoj! hundoj!" krias knaboj el kristana gento, kaj diskuras for, mokante judan lingvon nekonatan: "Hra, hre, hri, hro, hru." Tion ridas kaj aplauxdas rusa leuxtenanto: "Formarsxu de l' trotuaro, vi, raso de sxtelistoj! . . ." kaj kracxas oficiro pro malsxato. Sur vendoplaco movigxas la popolamaso. Bruadas pasxoj kaj paroloj en zumado lauxta. Brilas koloroj inter korboj kaj legomoj: verdaj sxaloj de virinoj el kamparo litva, sxafaj peltoj, grizaj vestoj de soldatoj, manteloj kamelharaj, bluaj uniformoj de la rusaj oficistoj, blankaj zonoj, rugxaj kolumoj, oraj agloj, argxentaj ornamajxoj . . . Disputas vendistinoj kun germana marcxandulo. Alkuras homoj. Arigxas videmuloj. Gxendarmoj intervenas. Jen plendas la virinoj en dialekto litva. Policanoj ne komprenas. "Ruse parolu!" minacas la oficiro, "nur ruse, ne lingvacxe! cxi tie
PREV.   NEXT  
|<   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33  
34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   >>   >|  



Top keywords:

patrino

 
adoris
 
virinoj
 

oficiro

 
kvazaux
 
mokante
 
fenestroj
 

diskuras

 

kristana

 

knaboj


Zamenhofa
 
lingvon
 

nekonatan

 
Bjalistokaj
 
stratoj
 

aplauxdas

 
leuxtenanto
 

Preter

 

judacxoj

 

vizagxoj


celtrafas

 

kugloj

 

negxaj

 

barboj

 

cxirkaux

 

Hebreoj

 

longaj

 
pafado
 
Formarsxu
 

maljunulo


Plendas

 

Sangas

 
Frapon
 

strato

 

hundoj

 

Bruadas

 

vendistinoj

 

Disputas

 

ornamajxoj

 
germana

marcxandulo

 

Arigxas

 

Alkuras

 

argxentaj

 
blankaj
 

oficistoj

 

rugxaj

 

kolumoj

 

videmuloj

 

Gxendarmoj