FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34  
35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   >>   >|  
estas rusa lando! . . ." Protestas Polo el amaso . . . Kie? . . . Jen la viro. Jam lin kaptas la gxendarmoj. Tremas cxeestantoj, ecx nevole. Inter trancxaj bajonetoj li formarsxas, arestite. Silentas vilagxanoj. Per saluto cxiuj Poloj honoras la martiron, sed Germanoj kaj Hebreoj ne forprenas sian cxapon. "Jam li cxesos nin insulti", murmuras longbarbulo. Kolero fajras en okuloj polaj, mokemo en la rusaj. Kion scias tiuj homoj unuj pri l' aliaj? Ke ankaux ili havas koron, konas gxojon kaj doloron, amas hejmon kun edzino kaj infanoj? Ecx penso tia ne okazas. Ekzistas nur Hebreoj, Rusoj, Poloj, Germanoj . . . ne homoj, sole gentoj. En sia domo cxiu akceptas nur samgentanojn. Kun malbeno de l' gepatroj forpeligxas el la hejmo pola junulino, se al Ruso sxi promesis fidon. Pri Litovoj oni ridas: "Estas ja nur vilagxanoj!" Ilia poezio kaj nacia revekigxo? Laux Poloj "intrigo rusa", laux Rusoj "germana pagitajxo". Ecx ion pli neniu scias pro lingvo malfacila. Pri Hebreoj rakontigxas strangaj misterajxoj cxe vespera babilado inter slavaj flikistinoj. "Malaperis bubo du tagojn antaux juda Pasko. Sur la pordo sinagoga vidigxas makuleto rugxa sub skribajxo nelegebla. Kiu povas ja kompreni la hebrean literacxon? Terure gxi aspektas . . . Ankaux strange sxajnis la rigardoj de l' amaso juda sur sxtuparo de la sinagogo. Cxu Hebreoj ne mortigus bubojn por havigi sangon laux kasxita rito? Por ili la panisto kuiras kukojn ja misterajn . . ." Tiel kuras murmurado. Poste bubo retrovigxas, sed vastigxis jam la famo kaj efikis en spiritoj. Pri tiaj kalumnioj indignis jam knabeto Zamenhof en Bjalistok. Kion fari, por ke homoj ne eraru tiel abomene? El tiaj kredoj kaj incitoj rezultas iam veraj katastrofoj. [1] El privata letero de Feliks Zamenhof. CXAPITRO III. Gimnaziano en Varsovio. Pogromo Bjalistoka. -- Muroj inter popoloj. -- Ideo pri mondlingvo. -- Trakompreno de Historio. -- Fervoro je latina lingvo. -- Nekrasof. -- Simpatio al laboristoj. -- Lingva sercxado. -- Vortaro kaj logiko. -- El letero al Borovko. -- Sufiksoj. -- Pri angla gramatiko. -- Lingva projekto en 1878. -- Kolegaro. -- Fino de Gimnazio. -- Patra malpermeso. Kvardek jarojn pli malfrue, en 1905, rusaj bandoj militistaj sangumis Bjalistokon per pogromo plej terura: "En la stratoj de mia malfelicxa urbo de naskigxo, sovagxaj homoj kun hakiloj kaj feraj stangoj sin jxetis kiel plej krudaj bestoj kontraux trankvilaj lo
PREV.   NEXT  
|<   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34  
35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   >>   >|  



Top keywords:

Hebreoj

 
Lingva
 
letero
 

Zamenhof

 
lingvo
 
vilagxanoj
 
Germanoj
 

abomene

 

Ankaux

 

strange


kalumnioj
 
indignis
 

knabeto

 
Bjalistok
 
kredoj
 

Feliks

 
CXAPITRO
 

Gimnaziano

 

privata

 

rezultas


incitoj

 

katastrofoj

 

Protestas

 

spiritoj

 

sangon

 

havigi

 

kasxita

 
bubojn
 
sxtuparo
 

sinagogo


mortigus

 

panisto

 
kuiras
 

vastigxis

 

retrovigxas

 

Varsovio

 

efikis

 

murmurado

 

kukojn

 
sxajnis

misterajn

 

rigardoj

 

pogromo

 

terura

 
stratoj
 

malfelicxa

 

Bjalistokon

 

malfrue

 

bandoj

 

militistaj