FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67  
68   69   70   71   72   73   74   75   >>  
antoj de Zamenhof. En tiu loko solena li respondis trafe. Se patriotismo signifas malamon, tiam la atako estis prava. Se male gxi signifas amon, tiam li protestis el tutkoro. Amo al patrujo, amo al homaro, amo al hejmo entenas unu la alian. Sed kion scias pri amo tiuj mallumaj demonoj, kiuj ne "sole inter la landoj, sed ankaux en sia propra patrujo konstante instigas homon kontraux homo"? De tiaj predikantoj li sin deturnis indigne: "Vi, nigraj semantoj de malpaco, parolu nur pri malamo al cxio, kio ne estas via; parolu pri egoismo, sed neniam uzu la vorton 'amo', cxar en via busxo la sankta vorto malpurigxas!" Tiam lia penso jam reflugis al Bjalistok en litva lando, al dolcxa kamparo cxirkaux la urbeto, al pejzagxo de l' knabaj promenadoj, kiam suno je l' vespero rugxigas la montetojn kaj nigrigas la linion de l' arbaroj. Kiom da fojoj li vagadis kun fratino tra herbejoj florumitaj. Bonodoro. Zumado de l' insektoj. Rugx-ora lumo vuala. Malproksima sonorilo de vilagxo. Ili amis, ili sentis cxion sia. . . . En urboj, kvar gentoj sin malamis: "Vi staras nun antaux miaj okuloj, mia kara Litovujo, mia malfelicxa patrujo, kiun mi neniam povas forgesi, kvankam mi forlasis vin kiel knabo. Vi, kiun mi ofte vidas en miaj songxoj, vi, kiun nenia alia parto de la tero iam povos anstatauxi en mia koro, vi atestu, kiu vin pli multe, pli kore, kaj pli sincere amas: cxu mi, idea Esperantisto, kiu revis pri frateco inter cxiuj viaj logxantoj, aux cxu tiuj personoj, kiuj deziras, ke vi apartenu nur al ili, kaj cxiuj aliaj viaj filoj estu rigardataj kiel fremduloj aux sklavoj!" [1] Parolado de Zamenhof cxe l' Oka Kongreso Esperantista en Krakovo, 1912. CXAPITRO IX. Lingvisto. Reforma agitado en 1894. -- "Delegitaro" kaj Ido en 1907. -- "Iniciatinto, ne kreinto". -- Zamenhof kaj de Beaufront. -- Vivo kaj arbitreco. -- El "Aldono al la Dua Libro". -- Natura legxo. -- Teorio kaj praktiko. -- Amerikaj filozofoj. -- William James. -- Henry Philipps. -- Senrompa disvolvigxo. -- Parolado en Dresdeno 1908. -- Washington 1910. Revojagxinte Varsovion, el Anglujo Zamenhof kunportis impreson tre gxojigan. Sed nur du monatojn li gxuadis trankvilecon. Kasxita glavo krevigis nubon en auxtuno. Se Esperanto progresadis tiel vaste dum antauxaj dek du jaroj, la kauxzo cxefa kusxis tie, ke jam cxesis diskutado teoria pri la lingvo mem. En la komenco, multaj aligxintoj proponis i
PREV.   NEXT  
|<   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67  
68   69   70   71   72   73   74   75   >>  



Top keywords:

Zamenhof

 
patrujo
 
neniam
 

Parolado

 
parolu
 
signifas
 
songxoj
 

Kongreso

 

fremduloj

 

sklavoj


Esperantista
 
Lingvisto
 

Reforma

 
CXAPITRO
 
Krakovo
 

Delegitaro

 
agitado
 

atestu

 

frateco

 

Esperantisto


sincere

 

anstatauxi

 

logxantoj

 

apartenu

 

personoj

 

deziras

 

rigardataj

 
filozofoj
 
progresadis
 

Esperanto


antauxaj

 

auxtuno

 
gxuadis
 

monatojn

 

trankvilecon

 

Kasxita

 

krevigis

 

komenco

 

multaj

 
aligxintoj

proponis

 

lingvo

 

teoria

 

kauxzo

 
kusxis
 

diskutado

 

cxesis

 

gxojigan

 

Natura

 

Teorio