FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56  
57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   >>  
aux partia religio, sed mi estas nur homo. Kaj en la nuna momento staras antaux miaj animaj okuloj nur tiu alta morala Forto, kiun sentas en sia koro cxiu homo, kaj al tiu cxi nekonata Forto mi turnas min kun mia pregxo: "Al Vi, ho potenca senkorpa mistero, Fontego de l' amo kaj vero . . . Al Vi, kiun cxiuj malsame prezentas, Sed cxiuj egale en koro Vin sentas . . . Hodiaux ni pregxas. "Al Vi ni ne venas kun kredo nacia, Kun dogmoj de blinda fervoro; Silentas nun cxiu disput' religia Kaj regas nur kredo de koro . . . "Ho, kiu ajn estas Vi, Forto mistera, Auxskultu la vocxon de l' pregxo sincera, Redonu la pacon al la infanaro De l' granda homaro! "Ni jxuris labori, ni jxuris batali, Por reunuigi l' homaron. Subtenu nin, Forto, ne lasu nin fali, Sed lasu nin venki la baron . . . "La verdan standardon tre alte ni tenos; Gxi signas la bonon kaj belon. La Forto mistera de l' mondo nin benos, Kaj nian atingos ni celon. "Ni inter popoloj la murojn detruos, Kaj ili ekkrakos kaj ili ekbruos Kaj falos por cxiam, kaj amo kaj vero Ekregos sur tero." Kiam residis Zamenhof, denove aklamata senfine, multaj okuloj estis malsekaj. Tre simple, tre sincere pasis horo, malfacile rakontebla. Io flugis en aero, ia blovo eterniga. Cxiufoje, kiam cxeestinto rememoras tiun horon, larmo brilas en rigardo lia. Nova tempo ja naskigxis tiam. Ecx ne mondmilito povis gxin detrui. Ho, kara naiveco de l' Bulonja tempo! Naskigxo nova de l' homaro kun odoro de lulilo. Amikaro simpla kaj sincera. Manpremoj. Komprenigxo reciproka. Paroloj de modesta viro. Grandeco vera de l' genio, vivanta per ligilo sur niaj lipoj. Spirito potenca de l' animo pura. Kortremo de l' homigxo komuna. Ho, tremo de Bulonjo, sekvu min gxis tombo! . . . Sur kampoj sangumitaj falis miloj el plej bonaj. Al urboj kaj vilagxoj blovis terurego. Diskrako. Funebro. Mizero. Senfine krucoj lignaj. Dolore la restintoj levas la okulojn. Kio morgaux? Ho, semo de Bulonjo, kresku super tomboj! [1] Iam, en amerika urbego, post parolado pri verko de Zamenhof al junaj laboristoj, hebrea knabo el Varsovio min demandis: "Cxu estas tiu sama Zamenhof la bonkora okulisto de la strato Dzika?" [2] El poemo "La Vojo". CXAPITRO VII. Homarano. Sperto Bulonja. -- Rusa revolucio 1905. -- Pogromoj. -- Bucxado en Kauxkazo. -- Kontrastaj impre
PREV.   NEXT  
|<   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56  
57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   >>  



Top keywords:

Zamenhof

 
Bulonja
 
Bulonjo
 

mistera

 
homaro
 
potenca
 
jxuris
 

sincera

 

sentas

 

okuloj


pregxo
 
Spirito
 

vivanta

 
Bucxado
 
ligilo
 

Kortremo

 
homigxo
 

kampoj

 

sangumitaj

 

komuna


Kauxkazo

 

naiveco

 

Kontrastaj

 

Naskigxo

 

detrui

 

mondmilito

 

modesta

 
Paroloj
 
Pogromoj
 

Grandeco


reciproka

 

Komprenigxo

 
lulilo
 

Amikaro

 

simpla

 

Manpremoj

 

naskigxis

 

parolado

 

urbego

 
tomboj

amerika

 

laboristoj

 

hebrea

 

strato

 
bonkora
 

Varsovio

 

demandis

 

kresku

 

terurego

 

Sperto