FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   >>  
i, famaj antropologoj pruvis en sciencaj verkoj, kiom miksite jam kunigxis cxiuj rasoj en Euxropo. [3] Inter gentoj staras nur du faktaj diferencoj: lingvo kaj religio. "La intergenta diseco kaj malamo plene malaperos nur tiam, kiam la tuta homaro havos unu lingvon kaj unu religion. . . . Dauxros tiam en la homaro tiuj diversaj malpacoj, kiuj regas interne de cxiu lando kaj gento, kiel ekzemple malpacoj politikaj, partiaj, ekonomiaj, klasaj, k.t.p.; sed la plej terura el cxiuj, la malamo intergenta, tute malaperos." Tiel sonis lia konkludo. Samtempe li rekomendis al scienculoj ne tro diskuti teorie, sed konstati faktojn. Ili vizitu Esperantan kongreson. Tie ili vidos per okuloj kaj auxdos per oreloj, kiel neuxtrala lingvo forigas barojn kaj fremdecon inter gentoj. Tra la tuta mondo, pli forta blovo sxovinista jam sentigxis cxie. Ondo malama minacis pri venonta ventego. Scienculoj amikaj al Zamenhof petegis lin, ke li ne kompromitu la vastigxon de la lingvo per lia kredo politika-religia. Cxie, pro malfido al najbaro, registaroj timis, aux ecx persekutis la ideojn pri frateco inter homoj diversgentaj. Ecx en paca Belgujo, en Antverpeno 1911, la kongresa parolado devis esti senkolora pro proksimeco al pli potencaj sxtatoj. Zamenhof ne povis toleri tion plu. Aeron, aeron por spiri! Ne majstro, sed libera! Jam lia sano difektigxis. Ankaux fizike lia koro batis tro rapide. Spirado malfacila. Lacigxo peza. Antaux ol morti, li deziris nepre atingi pli proksimen al vivcelo. La lingvo nur estis unu flanko de afero pli vasta. Neuxtrala fundamento morala devas starigxi krom la lingva. Gxuste kontraux fluo sxovinista levigxu pli alten la standardo homarana. Urgxas voko. Urgxas laboro. Pro tio la Majstro volis rompi kun sklaveco oficiala. For la majstreco kaj la cxenoj! Kion li ne povis en Kembrigxo, tion li faros en Krakovo. Lastan fojon li malfermos la kunvenon, kaj reprenos poste sian liberecon: "La nuna kongreso estas la lasta, en kiu vi vidas min _antaux_ vi; poste, se mi povos veni, vi cxiam vidos min nur _inter_ vi." Tiel li parolos cxe la dudek-kvina jubileo de la lingvo Esperanto. Poste, kiel homo privata, li revenos al homarana ideo. En auxgusto 1912, l' antikva pola cxefurbo auxdis la kanton de la cigno. Tie gardas la muregoj mezagxaj. Tie staras la dikrondaj turoj. Tie dormas sub arkajxoj de Vavel la mortintaj regxoj de nacio krucumita. Kiel sxtonaj figurajxoj, ili silentas kun pregxan
PREV.   NEXT  
|<   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   >>  



Top keywords:
lingvo
 

malamo

 

malpacoj

 
malaperos
 

homaro

 

sxovinista

 

homarana

 

Urgxas

 

intergenta

 

staras


gentoj

 
Zamenhof
 

laboro

 
majstreco
 
cxenoj
 

oficiala

 

sklaveco

 

Majstro

 

standardo

 

fundamento


Lacigxo

 

malfacila

 

Antaux

 

deziris

 

Spirado

 
rapide
 

difektigxis

 

Ankaux

 

fizike

 

atingi


lingva

 

starigxi

 
Gxuste
 

kontraux

 

levigxu

 

morala

 

vivcelo

 

proksimen

 

flanko

 

Neuxtrala


kanton
 
auxdis
 

gardas

 

mezagxaj

 

muregoj

 
cxefurbo
 

auxgusto

 
antikva
 
dikrondaj
 

krucumita