FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57  
58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   >>  
soj. -- "Homaranismo". -- Lingvo kaj Religio. -- Neuxtrala Fundamento. -- Kredo kaj moroj. -- Oriento kaj Okcidento. -- Naciaj deklaroj. -- Homarana deklaro. -- Dek du punktoj. -- Nomoj de landoj. -- Pri neuxtrala Templo. Ekstere la Bulonja Kongreso estis antaux cxio festo propaganda. Tamen pri vastigxo de la lingvo, la kunsidoj oficialaj okazigis interesan diskutadon. Flue kaj facile sonis argumentoj kaj respondoj de la parolantoj. Sur neuxtrala fundamento cxiu sentis sin egala kaj libera. Kiel cxiujn kongresanojn tio tre impresis Zamenhof. Reveninte Varsovion, li kunportis felicxegan sperton, ne nur lingvan, sed moralan: "Kiu auxdis la multnombrajn parolojn kaj diskutojn, kiu vidis tiun plenan sengxenecon kaj kortusxantan fratecon inter cxiuj partoprenantoj de la kongreso, tiu al si mem ne kredis, ke cxiuj tiuj homoj ankoraux hieraux estis tute fremdaj unuj al la aliaj, ke ilin unuigis nur neuxtrala lingvo . . ., ke gxia facila lernado faris miraklon, kaj desxirante neniun de lia natura patrujo, lingvo, aux religianaro, donis al homoj de plej diversaj gentoj kaj religioj la eblon vivi inter si en la plej paca kaj sincera frateco." [1] La revo, li pensis, estas do plenumebla, kaj efektive la lerno de mondlingvo montrigxis unua pasxo plej efika. Dum vintro la proksimaj faktoj alportis sovagxan kontraston, elokventan per si mem. Rusa kaj japana imperioj militis inter si. Dume la popoloj en Ruslando komencis ribeli kontraux carisma regado. Amaso da malricxaj laboristoj antaux la palaco peterburga petis pri elementaj rajtoj politikaj. La gvardianoj sur cxevaloj ricevis ordonon ekpafi. Viroj, infanoj, virinoj ruligxis sur negxo sangante. En okcidentaj kaj sudaj provincoj la ribelo farigxis jam nacia. Letoj, Ukrajnoj, Kauxkazanoj ekbatalis por libereco patruja. Por repremi la dangxeron, la registoj uzis la metodon tradician: "_Divide ut imperes_". Konkurencon inter gentoj ili tuj profitis, kaj akrigis la disputojn per agentoj specialaj. Tiel nomita "Nigra mano" estis fako tiucela cxe polico. Al diversaj urboj gxi eksendis bandojn, kaj incitis al pogromoj. En Varsovio polaj socialistoj tion malpermesis per armita junularo gardanta cxiujn stratojn. Teruro ja minacis. En litva lando kaj Odeso estis pli facile. Tie logxas la Hebreoj en tre grandaj nombroj. Frakaso de l' butikoj, rabado kaj bucxado sonis baldaux. En Kauxkazo okazis same inter gentoj alinomaj, Rusoj kaj Georgoj, Ta
PREV.   NEXT  
|<   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57  
58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   >>  



Top keywords:

gentoj

 
lingvo
 
neuxtrala
 

cxiujn

 
diversaj
 
antaux
 
facile
 

provincoj

 

ruligxis

 

sangante


okcidentaj
 
farigxis
 

Kauxkazanoj

 
Ukrajnoj
 
virinoj
 

ekbatalis

 
ribelo
 

libereco

 

patruja

 

gvardianoj


komencis

 

Ruslando

 

ribeli

 

kontraux

 

regado

 

carisma

 

popoloj

 
elokventan
 
kontraston
 

japana


militis

 

imperioj

 
cxevaloj
 

repremi

 

ricevis

 

ordonon

 

ekpafi

 

politikaj

 

rajtoj

 
laboristoj

malricxaj

 

palaco

 

peterburga

 

elementaj

 
infanoj
 

Konkurencon

 

minacis

 

logxas

 

Teruro

 

malpermesis