FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69  
70   71   72   73   74   75   >>  
senco de l' "Ido" anonima, celante interkonsenton kun la _Lingva Komitato_. Kiam la afero diskonigxis, indigno skuis la Esperantistaron. La ekkrio de Bourlet cxie ripetigxis: "Trompo kaj perfido". Dum ses monatoj de Beaufront neis cxion. Subite li konfesis, ke li mem estas la "Ido". Protestinte, la _Lingva Komitato_ rifuzis cxiujn sxangxojn. Dume Couturat jam komencis disvastigi la projekton, kvazaux novan lingvon. Per konduto nek justa, nek lojala, de Beaufront difektis sciencan diskutadon, kauxzante la enmikson de sentoj ambauxflanke. [3] Zamenhof pli alte staris. Kvankam nauxzita, li proponis lasi for la aferon pri personoj, kaj komenci novan ekzamenon de la sxangxoj en publika lumo. Rezultato estis sama: la plimulto ja preferis fidele dauxri sian vojon laux devizo de pariza Profesoro Cart: "Ni fosu nian sulkon". Kiel cxiam la Doktoro submetigxis demokrate. Konstante same li sin tenis jam de la komenco. En 1888 li skribis: "Cxio bonigebla estos bonigata per la konsiloj de la mondo. Mi ne volas esti _kreinto_ de lingvo, mi volas nur esti _iniciatoro_." [4] Laux lia opinio, necesis iam semi en la mondo komunan fundamenton de la lingvo. Tion li faris per _Unua Libro_. Sed "Cxio cetera devas esti kreata de la homa societo kaj de la vivo tiel, kiel ni vidas en cxiu el la vivantaj lingvoj. . . . Kompetenta devas esti de nun, ne la auxtoro aux ia alia persono; la solaj kompetentaj nun devas esti: talento, logiko, kaj la legxoj kreitaj de la plej granda parto de la verkantoj kaj parolantoj. . . . La lingvo internacia devas vivi, kreski kaj progresi laux la samaj legxoj, laux kiaj estis ellaborataj cxiuj vivaj lingvoj." [5] Senfine oni povus multigi tiajn citajxojn de Zamenhof, por ilustri lian lingvan kredon. En tio lia genio montrigxis pli scienca ol la teorio de Couturat kaj de Beaufront. Cxar vera scienco respektas la faktojn. Gxi studas la vivon. Ankaux scienco ne konas papojn. Dum cxiam modeste la "iniciatinto" de Esperanto parolis nur pri "ceteraj lingvoj" aux "natura vivo", kaj fidis la popolon de l' uzantoj, kontrauxe de Beaufront volis limigi la progreson per dekretoj. Estante cxefesperantisto en Francujo, li konstante regis kaj ordonis. Li ecx eldonis dikan libron de dogmoj gramatikaj. [6] Li insistis pri nura logiko, kaj malfidis cxion tro naturan. Tre ofte li presigis en sia gazeto tiun frazon: "Antaux fakto gxis nun neniam okazinta, estas malsagxe peti instruon de his
PREV.   NEXT  
|<   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69  
70   71   72   73   74   75   >>  



Top keywords:

Beaufront

 
lingvo
 
lingvoj
 

scienco

 
legxoj
 
logiko
 
Couturat
 

Zamenhof

 

Lingva

 

Komitato


multigi
 
Senfine
 

lingvan

 
kredon
 
ilustri
 

citajxojn

 
progresi
 

auxtoro

 

kreitaj

 

talento


kompetentaj

 

persono

 

granda

 

kreski

 

internacia

 

verkantoj

 

Kompetenta

 
vivantaj
 
parolantoj
 

ellaborataj


studas

 

insistis

 
malfidis
 

naturan

 

gramatikaj

 

ordonis

 

eldonis

 

dogmoj

 

libron

 
presigis

okazinta

 

neniam

 

malsagxe

 

instruon

 
gazeto
 

frazon

 

Antaux

 

konstante

 

Ankaux

 

papojn