FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64  
65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   >>  
nsencaj atakantoj, ili penas tion cxi nei? . . . "Se la unuaj Esperantistoj pacience elmetadis sin ne sole al konstanta mokado, sed ecx al grandaj oferoj, kaj ekzemple unu malricxa instruistino longan tempon suferis malsaton, nur por ke sxi povu sxpari iom da mono por la propagando de Esperanto -- cxu ili cxiuj faris tion cxi pro ia praktika utileco? Se ofte personoj alforgxitaj al la lito de morto skribadis al mi, ke Esperanto estas la sola konsolo de ilia finigxanta vivo -- cxu ili pensis tiam pri ia praktika utileco? Ho, ne, ne, ne! cxiuj memoris nur pri la interna ideo, entenata en la Esperantismo; cxiuj sxatis Esperanton ne tial, ke gxi alproksimigas la cerbojn de la homoj, sed nur tial, ke gxi alproksimigas iliajn korojn." Laux la sento de l' kongresanoj Zamenhof komprenis tre bone, kiel agi plej sagxe. Per si mem Esperantismo jam logis plej multajn lernintojn de la lingvo al la "interna ideo". Gxi gajnis la korojn. Pli malfrue venos la tempo diskuti pri detala organizo homarana. Nun pro necesa precizo de programo gxi timigus multajn. Gxi povus nur formi apartan sekcion en la Esperanta movado. Dume pli urgxis kulturi la komunan senton, celante taskojn gxeneralajn. Esperanto estas nur lingvo, sed la kongresoj estu pli. Ili i dauxru kiel festoj de l' "interna ideo". "Kiel antikvaj Hebreoj tri fojojn cxiujare kunvenadis en Jerusalemo, por vigligadi en si la amon al la ideo monoteisma, tiel ni cxiujare kunvenas en la cxefurbo de Esperantujo, por vigligi en ni la amon al la ideo esperantisma. Kaj tio cxi estas la cxefa esenco kaj la cxefa celo de niaj kongresoj." Tiun programon Zamenhof proponis per sia malferma parolado cxe la sekvanta granda kunveno cxiujara. Gxi okazis en Kembrigxo je 1907. Mil kvincent personoj partoprenis. Estis gxojiga venko vidi, ke aligxas homoj ne nur el popoloj malfortaj, sed ankaux el popoloj fortaj, kiel Britoj. Tio cxi montris, ke ili vidas en la Esperantismo ne sole aferon de egoisma oportuneco, sed gravan ideon de intergenta justeco kaj frateco. . . . "La Kembrigxanoj akceptas nin hodiaux ne kiel komercistojn, kiuj alportas al ili profiton, sed kiel apostolojn de ideo homarana, kiun ili komprenas kaj sxatas". Efektive pri tiu punkto cxefe aludis la urbestro kaj aliaj eminentuloj cxe l' antikva universitato. "Ni vidas novan Pentekoston", ekkriis fama latinisto, profesoro Mayor, lerninte la lingvon en unu semajno. Cxie sonis Esperanto festa
PREV.   NEXT  
|<   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64  
65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   >>  



Top keywords:

Esperanto

 
Esperantismo
 
interna
 

alproksimigas

 
praktika
 
utileco
 
lingvo
 

homarana

 

multajn

 

personoj


Zamenhof
 
popoloj
 

kongresoj

 
cxiujare
 
korojn
 

Kembrigxo

 
kvincent
 

okazis

 

gxojiga

 

partoprenis


vigligi

 

Esperantujo

 

esperantisma

 

cxefurbo

 

kunvenas

 

Jerusalemo

 

kunvenadis

 
vigligadi
 
monoteisma
 

esenco


parolado

 

malferma

 
sekvanta
 

granda

 

kunveno

 

programon

 

proponis

 

cxiujara

 

Britoj

 
apostolojn

komprenas

 

sxatas

 

Efektive

 

latinisto

 
profesoro
 

komercistojn

 

alportas

 

profiton

 

punkto

 

eminentuloj