FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   >>  
Kvazaux profeta solulo malsupren veninta de monto sia, li unu fojon en la jaro alparolis la popolon, kaj poste remalaperis en silenton. Pri la lingvaj temoj li ne sxatis insistadi. Li preferis cxiam la homarajn ideojn. Sed la kongreso ne estis proprajxo lia. Nur gasto li sin konsideris. Tial li devis kaj ankaux deziris ne ofendi la oficialajn invitantojn. En Barcelono ni kunvenis en septembro 1909. Kelkajn tagojn antauxe, ribelo eksplodis en la urbo. Armitaj kavaliroj ankoraux rajdis en la stratoj. Largxaj fendajxoj trastrekis la murojn de l' pregxejoj. Du tagojn post la fermo de l' kongreso, Ferrer estis arestita. Ni jam cxiuj estis for. Sed la Regxo ankaux sxatis Esperanton. La hispana ministraro ecx invitis oficiale per la vojo diplomata cxiujn registarojn alilandajn sendi delegitojn oficialajn. Tial Zamenhof limigis je danko la malferman paroladon. Pli libera li sin sentis en kunsido privata de l' nove fondita Universala Esperanto-Asocio, kies honora prezidanto li farigxis. [1] Tie li revenis al sia temo plej kara: "Kelkaj Esperantistoj, li diris, havis la bonan ideon fari per vojo privata tion, kion oficiale fari ni ne povis. Ili kunigis ne cxiujn Esperantistojn, sed nur tiujn personojn, kiuj akceptis la _internan ideon_. . . . Oni cxie komprenas, ke U.E.A. liveras tauxgan neuxtralan fundamenton por cxiuj interhomaj rilatoj kaj servoj, kaj el tiu cxi reciproka sinhelpado rezultos pli da amikeco kaj estimo inter la gentoj, kaj forigxos la baroj, kiuj malhelpas ilian pacan interkomunikigxon." [2] En 1911, al la kongreso de la Rasoj en Londono, li sendis rimarkindan ekzamenon de la demando pri gentoj kaj internacia lingvo. Cxu malamo inter gentoj havas kauxzon politikan? Ne, Vienanoj kaj Dresdenanoj simpatias, malgraux la landlimo. Dume Slavoj kaj Germanoj batalis en Auxstrio kaj ekstere. Cxu gxin kreas konkurado ekonomia? Ne kreas, sed profitas. Rusaj kaj Japanaj malricxuloj, estante soldatoj, servas interesojn de la mastroj. Se ekzistus inter ambaux gentoj kompreno reciproka, la milito estus malfacila. Cxu pli gravas korpaj diferencoj? Ne, cxar en unu sama gento jam ekzistas tiaj. Ecx nigruloj ne suferas pro koloro sia, sed pro moroj de la tuta gento. Postsignoj de barbara tempo kaj sklaveco ofendas la blankulojn, kiuj mem estas ja kulpaj pri la krimo. Egaligo kultura sxangxus tion post kelkaj generacioj. Pri deveno kaj hereda sango Zamenhof rebatis la konatan antauxjugxon. Post l
PREV.   NEXT  
|<   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   >>  



Top keywords:
gentoj
 

kongreso

 

tagojn

 

oficiale

 

ankaux

 
oficialajn
 
reciproka
 

Zamenhof

 
cxiujn
 

privata


sxatis

 

kauxzon

 
politikan
 

malsupren

 
Dresdenanoj
 

Vienanoj

 
malamo
 
internacia
 

lingvo

 

veninta


simpatias

 

malgraux

 

ekstere

 

Auxstrio

 

solulo

 

konkurado

 

batalis

 

interhomaj

 

landlimo

 

Slavoj


Germanoj

 
demando
 

ekzamenon

 

amikeco

 

estimo

 
rilatoj
 

rezultos

 
alparolis
 

sinhelpado

 
forigxos

Londono
 

sendis

 
ekonomia
 
rimarkindan
 

malhelpas

 

interkomunikigxon

 
servoj
 

Japanaj

 
blankulojn
 

ofendas