FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29  
30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   >>   >|  
kutimaj batoj, interne la fieran fidelecon al profetaj tradicioj: Auxskultu min, vi, kiuj konas la veron, Popolo, havanta mian instruon en koro: Ne timu ofendon de homoj, Ne tremu antaux insultoj. Levigxu, levigxu, vin vestu per forto, Ho brako de l' Eternulo; Levigxu, kiel en tempoj antikvaj, Cxu ne vi dishakis Fierulon? Cxu ne vi sekigis la maron? [2] Kiam disfalis litvo-pola Respubliko je l' fino de l' centjaro dek-oka, preskaux tuta litva nobelaro de longe jam forlasis la prapatran lingvon kaj farigxis pola kore kaj parole. Litovan lingvon dauxris uzi vilagxanoj en la nordo, blankrutenan tiuj en la sudo. Pola sonis en kasteloj, en pregxejoj katolikaj, en la Vilnaj altlernejoj, kaj en domoj societaj. En urboj, ecx Germanoj havis propran kolonion kaj kvartalon, sed, en stratoj de l' komerco, juda lingvo sonis cxefe. Super tiu diverseco pezigis ursan manon rusa Imperio dum tuta centjaro dek-nauxa. En cxiuj urboj amasigxis armeo da soldatoj, oficiroj, oficistoj rusaj cxiugradaj. En palaco logxis rusa guberniestro. Sur cxefa placo brilis oraj turoj de rusa pregxejo. Dufoje provis Poloj kaj Litvanoj forskui fremdan premon per armiloj. En 1831 kaj 1863 tra tuta mondo sonis la sanga plendo de l' heroaj ribelantoj. Ambauxfoje sur la landon refalis despli peze la vengxa krueleco de l' venkinto. Ecx lingvo rusa jam trudigxis devige en lernejoj. Kiam estis sesjara knabeto Zamenhof en urbo Bjalistok, jxus finigxis dua revolucio kaj postlasis cxie sangon, larmojn, akrajn sentojn. Por disceligi la koleron de l' popolo, klopodis rusa registaro perfide jxeti gentojn kontraux unu la aliaj. "_Divide ut imperes_" farigxis oficiala sistemo. Tia incitado estis tiom pli facila, ke cxiu gento jam vivadis tre aparte de l' ceteraj. Ankaux per kondicxoj materiaj, la registaro pliakrigis la naciajn diferencojn. Lerta legxo liberigis vilagxanojn de sklaveco al termastroj, sed samtempe lasis ilin sen ia propra kampo. Tial ili devis tamen pagi luon per laboro sia, kaj barakti pli jxaluze kun la ricxaj posedantoj. Cxar la mastroj estis polaj, dum litovaj aux blankrusaj restis cxiuj kamparanoj, gentajn sentojn jam venenis la disputo. Pli malfrue renaskigxis en la lando movado nacia de Litovoj, kies literaturo kaj aparta patriotismo refloris kun fervoro. Tion baldaux persekutis Rusoj kaj malsxatis Poloj, pro suspekto kaj jxaluzo. Pli diabla ruzo estis cara politiko rilate al Hebreoj. Ilin oni pelis okci
PREV.   NEXT  
|<   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29  
30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   >>   >|  



Top keywords:

registaro

 
lingvo
 
lingvon
 

farigxis

 
centjaro
 
Levigxu
 
sentojn
 

lernejoj

 

vivadis

 

sesjara


knabeto
 
Bjalistok
 

Zamenhof

 
facila
 
devige
 

aparte

 
naciajn
 

pliakrigis

 

diferencojn

 

venkinto


krueleco

 

materiaj

 

ceteraj

 

incitado

 

trudigxis

 

Ankaux

 

kondicxoj

 
gentojn
 
kontraux
 

larmojn


perfide

 

koleron

 
disceligi
 

popolo

 

klopodis

 

akrajn

 

Divide

 

postlasis

 

revolucio

 
finigxis

sistemo

 

sangon

 

imperes

 

oficiala

 
patriotismo
 

aparta

 

literaturo

 

refloris

 

fervoro

 

baldaux