FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31  
32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   >>   >|  
ola sxtato pensis Poloj, kaj ekmiris kiam frate parolis Mickievicx al Rusoj. Pri lia homarama spirito el hindo-litovaj prapatroj ili restis preskaux blindaj. En Euxropo dispafadis militoj pro naciaj celoj: por itala liberigo, por unueco germana. Popolojn premis en Kauxkazo kaj subtenis en Balkano rusa caro. Lin batis imperiestro franca, kaj tiun venkis prusa regxo. Lastan ribelon de l' Poloj per sango subakvigis rusaj generaloj. Cxie progresadis tekniko milita kaj akrigxis incitoj naciaj, sed en Okcidento la gentojn dividas ja limoj naturaj, dum en Oriento vivas ili miksite. Sur litva tero kvar gentoj malsamaj logxadis en urboj, kun celoj kontrauxaj, kun lingvoj diversaj, kun kredoj malamikaj. De strato al strato ja regis malfido, suspekto, sur placoj ofendo cxiutaga, vengxemo, persekuto kaj malamo. Sur tiu tero malfelicxa naskigxis Zamenhof. En kiu loko pli nature elkreskus tia geniulo, kies vido pli profunden trapenetris, kaj pli alten superflugis trans naciaj egoismoj al pure homa mondrigardo? [1] _Sinjoro Tadeo_, traduko de Grabowski, kies diferencigo inter Litvano kaj Litovo estas akceptita tie cxi. La sendependa pola Respubliko konsistis el du cxefaj partoj: Pola krono kaj Litvo. Ne cxiuj Litvanoj estas Litovoj, t.e. anoj de la litova gento. [2] Jesaja LI, 7, 9, 10. [3] El _Libro de l' Polaj Pilgrimantoj_, de Adamo Mickievicx, nacia poeto, mortinta en 1855. [4] Jesaja LXVI, 10, 12, 18. CXAPITRO II. Infano en Bjalistok. La patro. -- La patrino. -- La hejmo. -- La gefratoj. -- Karaktero. -- Amo al patrino. -- Revo kaj realo. -- Scenoj sur la stratoj. -- Intergenta fremdeco. -- Popolaj antauxjugxoj. De la patrino la koro, de la patro la cerbo, de la loko la impreso: jen tri cxefaj elementoj en la formado de Zamenhofa genio. Konscienca pedagogo estis la patro Markus Zamenhof, naskita de hebreaj gepatroj la 27. de januaro 1837 en Tikocin, cxe landlimo inter pola kaj litva landoj, tiam regataj de rusa caro. Dudekjara junulo, li fondis lernejon en urbo najbara Bjalistok, kaj edzigxis kun filino de hebrea komercisto tie, Rozalja Sofer, naskita en 1839. Ne multaj estis la lernantoj, kaj nericxa la paro. La 15. de decembro 1859 naskigxis Ludoviko Lazaro, la unua filo. Kvar aliaj kaj tri filinoj poste venis. Gxojo granda, sed zorgo peza. Baldaux oficialan postenon akceptis la patro: cxe mezaj sxtatlernejoj li farigxis instruisto de geografio kaj modernaj lingvoj. En 1873
PREV.   NEXT  
|<   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31  
32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   >>   >|  



Top keywords:

naciaj

 
patrino
 
naskigxis
 

Jesaja

 
cxefaj
 
strato
 
Zamenhof
 

Bjalistok

 

lingvoj

 

naskita


Mickievicx
 
CXAPITRO
 

Infano

 
Scenoj
 
akceptis
 

stratoj

 
Intergenta
 

postenon

 

Baldaux

 

gefratoj


Karaktero

 

granda

 

oficialan

 

mortinta

 

geografio

 

instruisto

 

litova

 
modernaj
 
Litovoj
 

farigxis


Pilgrimantoj

 

sxtatlernejoj

 
Popolaj
 

junulo

 

Dudekjara

 

decembro

 

fondis

 

regataj

 

Tikocin

 
landlimo

landoj

 

lernejon

 

Rozalja

 

nericxa

 
lernantoj
 

komercisto

 

hebrea

 

najbara

 

edzigxis

 

filino