FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51  
52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   >>   >|  
konfuzite. Neniu ech movighis. Kaj eble la tuta kunjungajho frostighus en tiu pozicio, se ne cheestus Balto. Kiu scias, kial ghi tion faris. Eble ghi volis esprimi la amon al sia sinjoro, eble vekighis en ghi la sama sento, kiun ghi havis por siaj suferantaj idoj, eble bedauro kaj kompato devigis ghin al tio, ke ghi alproksimighis ghis sia sinjoro kaj....komencis chirkauleki lian vizaghon. Kaj tio helpis. La vundito palpebrumis kaj post momento li malfermis la okulojn. Balto ankorau kelkfoje lekis lin kaj poste ghoje ekbojis. Seppala chirkaurigardis. La tuta kunjungajho kushis en la negho kvazau en tombo. Dum Balto por atingi la surfacon devis tralukti nur kelkajn decimetrojn, chirkau Seppala etendighis la neghamasoj pli alten ol du metrojn. Ech se li ne estus vundita, el tiu chi tombo li neniam liberigus sin per propraj fortoj. Li dankeme rigardis Balton kaj ankau la ceterajn hundojn. Li dankis la bestojn pro si, siaj edzino kaj infanoj, kiuj streche atendas lian revenon, kaj pro tiuj en Nome, kiuj sopire atendas la savan seron. La seron! Ghi ja devis esti kiel eble plej baldau en Nome! Kaj li kushas chi tie en la negho, kvazau li havus sufiche da tempo-- Li provis levighi, sed ne sukcesis. Lia kapo zumis, liaj okuloj nubighis. La tuta korpo estis kvazau bruligata. Li ekkonsciis, kiel terura estas lia situacio. Li kushas tie chi sola en la dezerto, super li bruegas la ventego, kiu senchese shutas novajn kaj novajn neghtavolojn--kaj malproksime li estas atendata kun firma fido. Li trompos iliajn atendon kaj esperojn. La paketo, kiu jam veturis milojn da kilometroj, kiun tenis tiom da manoj de oferemaj homoj, haltos che li. Seppala ne alvenos. La turmentaj pensoj kauzis al li pli grandajn dolorojn ol la vundita kaj frostigita korpo. Kaj nur la dolorigaj pikoj de tiuj pensoj devigis lin denove levighi. Li shancelighis kaj falis denove en la neghon. Tion li ripetis kelkfoje, ghis li fine sukcesis rampi sur la sledon. "Veturu, Balto!" li diris senenergie kaj senkonsciighis. Balto tiris la sledon el la trancheo, kiun ghi kun la hundoj elfosis, kaj veturis sur la deklivo tiom longe, ghis ili preterveturis la falegintan lavangon. Poste ghi malsuprenveturis en la liberan valon kaj sur la ebena surfaco ili ekveturis pli rapide. De tempo al tempo li rigardis malantauen por konvinkighi, chu Seppala kushas ankorau sur la sledo. La kuranta stafeto prezentis neesprimeble malgajan bildon. Seppala kushis s
PREV.   NEXT  
|<   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51  
52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   >>   >|  



Top keywords:

Seppala

 

kvazau

 

kushas

 

vundita

 

pensoj

 

kushis

 
kelkfoje
 

denove

 

ankorau

 

veturis


novajn
 

levighi

 

sukcesis

 

rigardis

 

sledon

 

atendas

 

devigis

 

sinjoro

 
kunjungajho
 

rapide


ekkonsciis

 
ekveturis
 

atendata

 

malproksime

 

konvinkighi

 
malantauen
 

esperojn

 
bruligata
 

paketo

 

atendon


iliajn

 

neghtavolojn

 

trompos

 

surfaco

 

bruegas

 

prezentis

 

situacio

 
neesprimeble
 

dezerto

 

stafeto


ventego
 
senchese
 

shutas

 
kuranta
 
bildon
 
terura
 

malgajan

 

kilometroj

 

elfosis

 

hundoj