FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70  
71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   84   85   86   87   >>  
ilia lavango ech unu pashon. Payen kompreneble ne sciis, kion lia amiko volis fari por lia savo. Ghis la krepusko li kushis senmove sur la vojeto apud la shoseo, kien lin lokis savgrupo, kiu opiniis lin mortinta viktimo de la flugatako. Efektive li tute ne estis trafita per la kuglo. Lia piedo hazarde glitis je la disko de la dika drato, kiu falis el iu veturilo. Falante li forte frapegis sin sur la kapon. Kiam li malfermis la okulojn, kelkajn momentojn li ne povis rekonsciighi. La amasoj de forkurintoj jam malaperis kaj la Germanoj ankorau ne venis. La regiono farighis dum mallonga tempo nenies tereno. Payen levighis. La kapo doloris, sed pli multe turmentis soifo. Li chirkaurigardis. Sur la maldekstra flanko de la shoseo estis malgranda civila flugejo. Li direktis siajn pashojn tien. Akvon li baldau trovis, sed de homoj restis neniu postsigno. Sur la flugejo kushis kelkaj aeroplanoj, neniigitaj per bombardado. En la magazeno li vidis benzinbarelojn, kiujn oni jam ne povis forveturigi dum la neorganizebla evakuo. Payen momenton pripensis. Kion fari? Chu li sekvu la forkurintojn? Au chu li kashu sin ie kaj aperu nur post alveno de la malamiko? En tiu momento li audis bruon de aviadilmotoro. Ankorau unu! La manoj de Payen minace pugnighis. Ke li havu chi tie kontrauaviadilan automatpafilon, por ke li povu repagi la Germanojn pro ilia barbareco kontrau la malpli fortaj kaj senhelpaj! Sed--kion tio signifas? La aeroplano chirkauflugas super la flugejo, ghi glitas al la tero, ghi alterighas. Payen saltas en ejon. Se la Germanoj forlasos la aviadilon nur dum kelkaj momentoj, Payen scias, kion li devas fari. Kia estis lia surprizo, kiam el la aeroplano elsaltis du--anglaj aviadistoj! Payen ne povis kredi al siaj okuloj. Li forlasis la kashejon kaj kuris renkonten al la soldatoj. Unu celdirektis al li pafilon kaj ekkriis: "Haltu! Manojn supren!" "Mi estas Franco," respondis Payen angle. "Via amiko." Malgrau tio la aviadistoj ne fidis al li. Estis ja tiom da Francoj, pri kiuj oni ne povis diri, ke ili estas amikoj de la Angloj! Nur kiam li mallonge rakontis al ili pri siaj okazintajhoj, ili farighis pli komunikemaj. Ilia aeroplano estis sendita el Anglujo por ia esplora tasko en Francujon. Post plenumo de la tasko ghi flugis reen. Dum la transflugo de la fronto ghi estis atakita per pafado kaj unu kuglo traboris la benzinujon. Antau ol ili rimarkis tion kaj povis shtopi la malgrandan truon, l
PREV.   NEXT  
|<   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70  
71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   84   85   86   87   >>  



Top keywords:

aeroplano

 

flugejo

 

Germanoj

 

kelkaj

 

kushis

 

shoseo

 

aviadistoj

 

farighis

 

anglaj

 

okuloj


surprizo
 

elsaltis

 

forlasis

 
kashejon
 
barbareco
 
kontrau
 

malpli

 
fortaj
 

Germanojn

 

repagi


kontrauaviadilan

 

automatpafilon

 

senhelpaj

 

saltas

 

forlasos

 

aviadilon

 

alterighas

 

signifas

 

chirkauflugas

 

glitas


momentoj
 
Franco
 
Francujon
 

plenumo

 

flugis

 

esplora

 

komunikemaj

 

okazintajhoj

 
sendita
 
Anglujo

transflugo

 

rimarkis

 
shtopi
 

benzinujon

 
atakita
 

fronto

 
pafado
 

traboris

 

rakontis

 
mallonge