FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   84  
85   86   87   >>  
nto. Nur de tie povas veni la savo. Ili decidis, ke sanaj viroj alternos tage kaj vespere en patrolado. Se ili ekvidos tage aviadilon, ili elpafos kolorajn raketojn. En la mallumo ili bruligos benzinon, kiun ili tiucele lokis je sekura distanco de la aviadilo. La tria tago pasis en febra strecho. Ankorau nenio. La chielo estis pura kaj silenta. La vento jam tute chesis. Chio estis bela, sed malghojiga. Kiam vesperighis, la radiisto Bernier, kiu jhus dejhoris, komunikis, ke al li shajnis, ke li audas bruon de motoro. Kiu povis, kuris eksteren. Vere! Ili vidis nenion, sed tute klare distingis la regulan mughadon de la motoroj. Bernier pafis rughan raketon. Poste la duan, trian, kvaran, kvinan... La mughado malplifortighis, ghis ghi tute silentis. La perditoj, palaj pro ekscitigho, preskau ne spiris. Nur post momento Bakker diris: "Domaghe. Ghi certe estis aeroplano serchante nin." "Mi ne samopinias," diris Generalo Gibson. "Kial, sinjoro Generalo?" "Char...." la generalo eksilentis. Nur poste li daurigis: "Mi ne intencis diri tion al vi. Sed cetere estas pli bone koni la realon, ech se ghi estas kruda." Chiuj streche rigardis lin. "Mi konstatis, ke la kunpushigho difektis ankau la aparatojn por mezuri geografian pozicion. Tio, kion elsendis S-ro Bernier, ege diferencas de la realo. Pro tio, oni ne serchas nin chi tie." "Kaj kie do ni trovighas?" "Minimume cent kilometrojn nordoriente de la loko, kiun ni komunikis al la Berna stacio!" Chapitro 6 La sercho La viro, dejhoranta en la Berna radiostacio sur la flugejo, havis multe da laboro, kiel chiam. Komunikoj el chiuj direktoj krucighis rapidege. Subite li audis la vokon MAYDAY. Chiuj sendstacioj eksilentis antau la grava komuniko. "MAYDAY el aviadilo F-AKCS....!" La radiisto rapide notis la raporton de Bernier. Poste dua komuniko, pri la nutrajhoj. Kaj aldono: "Sendu al redakcio...." Fino. "Daurigu!" vokis la radiisto. "Ni audis bone, daurigu!" Nenio audighis. "Flugejo en Berno!" Li ne volis cedi. "Elsendu konstante, ni atentigos chiujn staciojn!" Li vokis vane. Li jam sciis, ke oni ne audas lin, sed li tamen ne chesis. Nur kiam li estis certa, ke la kontakto estis tute rompita, li komunikis la sciigon al chiuj svisaj radiostacioj. Post horo sciis pri la frakasigho ankau chirkauaj landoj: Francujo, Italujo, Austrujo, Germanujo. La komuniko rapide disvastighis okcidenten kaj orienten, norden kaj suden, kaj v
PREV.   NEXT  
|<   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   84  
85   86   87   >>  



Top keywords:

Bernier

 

komuniko

 

radiisto

 

komunikis

 

eksilentis

 

chesis

 

aviadilo

 

Generalo

 

MAYDAY

 

rapide


radiostacio
 

flugejo

 

Komunikoj

 
sercho
 
laboro
 
dejhoranta
 

kilometrojn

 
diferencas
 

elsendis

 

mezuri


geografian

 

pozicion

 

nordoriente

 

stacio

 

Chapitro

 

Minimume

 

trovighas

 

serchas

 

rompita

 

kontakto


sciigon
 
svisaj
 
radiostacioj
 

chiujn

 

atentigos

 

staciojn

 

frakasigho

 

orienten

 
okcidenten
 
norden

disvastighis

 

Germanujo

 
landoj
 

chirkauaj

 
Francujo
 

Italujo

 
Austrujo
 

konstante

 

Elsendu

 
raporton