FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73  
74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   84   85   86   87   >>  
Parizo?" li demandis oficiston. "Jes, sinjoro." "Kiam forflugos la plej proksima aeroplano?" "Jen la aeroplano. Chiutage je la dekdua. En Parizo ni estas je la deksepa." "Mi petas unu flugbileton." "Por kiu tago?" "Por hodiau." "Chiuj sidlokoj estas rezervitaj." "Do, por morgau." "Mi bedauras, sinjoro, sed chiuj lokoj estas rezervitaj jam por kvin tagoj. Hodiau estas la deksepa de Novembro, tial vi ne povas havi bileton por dato ghis la dudekdua de Novembro." "Neeble! Mi devas flugi jam hodiau. Temas pri grava afero." "Mi tre bedauras, sinjoro, sed tiurilate mi vere povas nenion fari por vi." La vizagho de Payen malhelighis. Li komprenis, ke chiu vojaghanto havas pretendon pri transporto nur se li havas pagitan flugbileton. Sed chu oni povus fari escepton! Chu li ne povus persvadi iun? "Chu mi povus paroli kun la direktoro de via asocio?" "Certe, sinjoro. La Direktorejo estas tuj apud la kasejo." Ghi ja estis franca asocio, la direktoro certe komprenos chion. Kaj eble oni povos aranghi la aferon tiel, ke la pakajhoj, kiuj ne estas tre gravaj, restos chi tie. La Direktoro havis viziton de iu angla generalo. "Kion vi deziras, sinjoro?" li demandis post pardonpeto al la generalo. Marcel Payen prezentis sin kaj demandis, chu li povus jam hodiau flugi al Parizo. La direktoro rigardis la anglan generalon. Ambau ekridetis. "Vi havas felichon, sinjoro Payen. Jen sinjoro generalo..." "Gibson," prezentis sin la anglo. "Sinjoro generalo Gibson mendis tri lokojn por la hodiaua flugo. En la lasta momento li sciigas nin, ke li bezonos nur du biletojn, char lia filino devas resti en Romo. Li do flugos nur kun sia edzino. Novan vojaghanton--jam estas duono antau la dekdua--ni en tiuj malmultaj minutoj malfacile akirus. Pro tio sinjoro generalo estus devigata pagi la flugbileton, kiu ne estus uzata." "Bonege!" kriis Payen. "Mi dankas vin, sinjoro generalo!" "Nedankinde," ridetis Gibson. "Efektive, mi devus danki vin char vi savis al mi kelkmilojn da liroj. Vi komprenas.... kiam homo havas filinon...." Ankorau feliche estis, ke Payen che malmobilizo ricevis de sia regimento konfirmon, kiu lin rajtigis al libera traveturo en chiuj landoj de la aliancanoj. Se li devus prizorgi la vizon, tio certe okupus kelkajn tagojn. Antau la flugstacio staris grandega kvarmotora aviadilo de la tipo Amiot. Chiuj vojaghantoj jam sidis sur siaj lokoj, krom Payen kaj Generalo Gibson kun la edzino.
PREV.   NEXT  
|<   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73  
74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   84   85   86   87   >>  



Top keywords:

sinjoro

 

generalo

 

Gibson

 

hodiau

 

direktoro

 

flugbileton

 

demandis

 

Parizo

 

prezentis

 

edzino


asocio
 

bedauras

 

dekdua

 
rezervitaj
 
deksepa
 
aeroplano
 

Novembro

 
vojaghanton
 

malmultaj

 

Generalo


hodiaua

 

devigata

 

lokojn

 

malfacile

 

akirus

 

minutoj

 

momento

 

filino

 

vojaghantoj

 

biletojn


bezonos
 
flugos
 
sciigas
 

aviadilo

 

malmobilizo

 

tagojn

 

kelkajn

 

ricevis

 
Ankorau
 
feliche

regimento

 

konfirmon

 
prizorgi
 

traveturo

 
landoj
 

aliancanoj

 
libera
 

okupus

 

rajtigis

 
filinon