j restis vivantaj nur
kvin. Kaj chiuj estis malbele morditaj, plej multe Fulmo.
Gunnard Kasson rigardis siajn liberigintojn kaj ridetis. Poste li
demetis la vilan chapon kaj vishis sian shvitplenan frunton. Nur nun
li sentis, ke liaj fortoj estas che la fino.
"Kasson--" alparolis lin la sherifo, sed pluaj vortoj restis en la
gorgho.
Li estis kortushita, kiel neniam antaue en sia tuta vivo.
Ankau la ceteraj viroj silentis. Ili sentis la grandecon de tiu chi
momento kaj ne volis ghin rompi per vanaj vortoj. Ili dankeme
rigardis la heroan viron, kiu riskis sian vivon por savi ilian urbon.
"Mi scias," ekridis Kasson kaj sincere premis iliajn manojn. La
sherifo elposhigis botelon, en kiu estis refreshiga trinkajho. Kasson
longe trinkis.
"Kaj--por la hundoj...vi havas ion?" li demandis.
Kelkaj viroj kompleze malfermis valizojn kun viando. La vunditaj
hundoj avide ekmanghis.
Nur nun Kasson rimarkis, kiel malbone ili aspektas. La viroj helpis
al li flegi ilin kaj poste metis ilin sur siajn sledojn.
Poste chiuj rigardis en senvorta admiro la malgrandan paketon. Tiu
chi rigardo rememorigis ilin, kiel malpacience ili estas hejme
atendataj.
Al la sledo de Kasson ili jungis kelkajn el siaj hundoj--kaj trifoje
ripetita pafo sciigis la ceterajn grupojn, ke la savita sero estas
survoje al la urbo.
Chapitro 10
Atingita celo
Tutan semajnon gepatroj retenis siajn infanojn hejme por shirmi ilin
kontrau la malsano. Sed hodiau chiuj estis tiom ekscititaj, ke ili
forgesis chiun singardon. Knaboj tuj eluzis la ekscitighon de la
maturaj homoj kaj elkuris eksteren. Plej volonte ili partoprenus la
ekspedicion serchantan Kasson, sed ili bone sciis, ke la maturaghuloj
ne permesus tion. Pro tio ili sekvis la forveturantajn virojn
almenau per siaj rigardoj kaj post ilia forveturo ili pacience
atendis sur la bordo de la maro.
"Brr! Tio estas malvarmego! Ludu ni ion!" proponis Georgo Welch.
"Kion?"
"Ni aranghu stafeton!"
"Hura! Bonega ideo!"
La knaboj faris rondon kaj jam ili kuris.
"Sed tio estas nenio--kuradi tiel en la rondo," malplachis la afero
al malgranda Eskimo.
"Kiel vi tion volus?"
"Ni faru tion kiel maturaj homoj, unu post la alia!"
"Sed kien ni kuros?"
"Eble en la urbon kaj poste denove reen."
La nova propono plachis al chiuj. Ili tuj ekokupis siajn lokojn. La
unua starighis Georgo kaj tiuj sekvantaj chiam post tricent metroj.
La lasta estis la malgranda Eskimo. Li staris ke
|