i vidas ion?" kriis la radiotelegrafisto al Payen, kiu
chirkauiris la aeroplanon kaj staris che la kontraua flanko.
"Nebulon kaj neghon! Ne dek pashojn for oni povas vidi!"
Ili kunvenis antau la aviadilo.
"Per ghi ni ne plu flugos," diris Bernier. "La helicoj estas
frakasitaj, la malsuprajho rompita kaj la flugiloj derompitaj."
"Ni iru esplori la terenon," diris Payen, "alie ni frostighos chi
tie."
Ili faris chirkau tridek pashojn.
"Chu vi rimarkas ion strangan?" ekkriis Payen en la ventegon.
"Sub la negho estas glata glacio!"
"Tio signifas, ke ni trovighas sur la glaciroko!"
"Ni povas esti felichaj, ke neghas. La negho almenau mildigis nian
kunpushighon. Alie la aeroplano estus tute frakasita."
"Kaj ni kun ghi!"
Post kelkaj pashoj ili haltis. Ili rerigardis. La aeroplano malaperis
en blanka maro.
"Ni reiru," decidis Payen. "En tia neghventego nenio estas videbla."
"Kaj ni facile povus ien falegi. La tereno abrupte deklivas."
Ili reiris lau siaj postsignoj al la aeroplano. Subite ili haltis
kaj rigardis unu la alian.
"Chu vi audis?" demandis Payen.
"Jes, auskultu....!"
Ili auskultis. Denove ili audis malfortan vokadon, kiu venis de la
direkto de la aeroplano.
"Helpon!"
"Ni rapidu! Io okazis tie!"
Ili klopodis iri tra la altaj neghblovajhoj kiel eble plej rapide.
Fine ili atingis la celon. Payen malfermis la pordeton kaj ambau
rapide englitis internen.
"Kio okazis?" ili demandis kvazau per unu busho.
Ambau virinoj kaj ankau la pacientoj rigardis ilin kun surprizo.
"Kial?" nekomprene diris S-ino Gibson.
"Kiu vokis chi tie pri helpo?"
"Neniu."
"Dum la tempo, kiam vi forestis, neniu ech ghemetis," komunikis la
stevardino. "Chu vi audis ion?"
"Jes, iu dufoje vokis helpon."
"En la aeroplano vokis neniu," diris S-ino Gibson. "Do tio povas esti
nur..."
"S-ro Bakker!" ekkomprenis Payen. "Ni audis la alvokon tre klare."
Ili denove eliris en la neghventegon. Momenton ili auskultis.
"Heeelpooon!" audighis denove. Nun jam pli mallaute, pli longe, pli
malespere.
Ili sekvis la direkton de la vocho. De tempo al tempo ili haltis kaj
auskultis. La vokado ne chesis.
Fine ili trovis lin. Li kushis en neghblovajho, en kiun li penetris
ghis la kolo. La manoj plektighis malantau la dorso. Li tiregis per
ili, shiris, movegis sin, sed sensukcese. Li jam estis preskau blua
pro la malvarmo. Liaj malfermegitaj okuloj estis elokventaj
atestantoj de la terurego, kiun li t
|