Post kiam ili sidigis sin, la piloto
rigardis horloghon. Ankorau kelkajn minutojn.
Fine aperis oficisto el la flugoficejo. Li donis signon kaj la kvar
motoroj ektondris. Kiam la aviadilo flugis alten la vojaghantoj
rigardis malsupren. Ili vidis ravan panoramon de tuta Romo. Chiu
elserchis konatajn historiajn lokojn kaj adiauis al ili. Oni flugis
laulonge de la marbordo. Maldekstre brilis la Tirhena marebenajho,
dekstre trovighis la Apeninoj.
Sendube post unuhora flugo, kiam ili estos sataj de la bela panoramo,
komencighos en la aeroplano vigla konversacio. La kajuto por
vojaghantoj estis tiel bone izolita, ke la motoroj ne faris surdigan
bruon, kiel en aliaj tipoj de aviadilo.
Marcel Payen ekobservis la ceterajn vojaghantojn. Krom Generalo
Gibson, lia edzino kaj stevardino,[2] estis tie tri usonaj soldatoj kaj
tri civiluloj. Antau li sidis nederlanda vendisto, kiu jam diris, ke
lia nomo estas Bakker.
[Piednoto 2: speco de kelnerino, servistino, kun gheneralaj devoj.]
"Mi amas la aeroplanojn," li jhus diris al siaj najbaroj, "sed
samtempe mi timas ilin."
"Kial, sinjoro Bakker?" demandis la stevardino, ridetante.
"Tiu rapideco; chu vi scias, ke tio estas fabeleca," respondis la
Nederlandano vigle. "Imagu al vi la jenon: tagmeze en Romo, vespere
en Parizo. La duan tagon en Amsterdam. Poste Praha, Beograd, Kahira,
Kalkuto, Batavio, Tokio, San Francisco, New York! Kie restas la
kompatinda Jules Verne kun sia _Vojagho chirkau la mondon en 80
tagoj?_ Sed kiam mi pensas, ke mi povus falegi de tiu alteco, brrr!"
"Ne timigu nin," haltigis la torenton de liaj timigaj vortoj la
stevardino. "Cetere, vi devus tiaokaze pensi pri malfelicho chiufoje,
kiam vi eniras vagonaron."
"Jes, ankau tion mi faras," li kapjesis fervore. "Pro tio mi chiam
sidas apud la pordo."
"Por ke vi povu elsalti, chu?" ridis soldato, kaj gaje tushegis lin.
"Jes. Elsalto estas la sola afero, pri kiu mi chiam kalkulas."
"Chu ankau en aeroplano?"
"Kompreneble. Kaj mi diru al vi: se mi ne ricevas lokon apud la
pordo, mi ne flugas. Tion mi faris jam kelkfoje."
Li efektive sidis che la pordo.
"Kaj kion pri parashuto?" incitis la soldato.
"Tion mi havas preparita," diris Bakker kaj levighis por ke oni vidu,
ke li vere havas parashuton fiksitan al la korpo.
La vojaghantoj ridis, sed la vizagho de du au tri ombretighis. La
stevardino rimarkis tion.
"Vi provas timigi nin, sinjoro Bakker," shi interdiris. "Ni preferas
auskulti p
|