de S-ino Gibson chesigis pliajn esprimojn de
entuziasmo. En profunda silento Bernier elsendis:
"MAYDAY! MAYDAY! MAYDAY! La aviadilo F-AKCS, kiu ekflugis je la
dekdua horo en Romo por Parizo frakasighis je la dektria horo kvardek
kvin minutoj en nebulo super la Alpoj. El la tuta nombro de dek du
personoj, ok estas vunditaj. Aviadilo frakasita. Ni trovighas sur
glaciroko kovrita de dika neghtavolo. Geografia pozicio proksimume
kvardeksesa grado norda latitudo, kvina grado orienta longitudo. Mi
komutas!"
Chiuj rigardis la rughan lumon, preskau nespirante.
"ANSWERING! ROGER MAYDAY!"
Danke al Dio! Berno konfirmis, ke ili audis la vokon pri helpo.
"Ankorau chi tion!" S-ino Gibson donis al la radiisto papereton kun
rapide skribita aldono:
"Provizoj de nutrajhoj por nur du tagoj!"
Kaj jam venis ankau Payen kun plia sciigo. Li transdonis al Bernier
kelkajn frazojn: "Sendu al redakcio de Paris Soir! Marcel Payen,
atestanto en proceso pri Jean Daumal, revenas Parizon. Haltigu la
proceson. Marcel Payen."
La radiisto vokis trian fojon.
"F-AKCS! Sendu al redakcio...."
En tiu momento estingighis la rugha lumo en la sendaparato. Bernier
eksilentis.
"Kial vi ne elsendas?" elspiras Payen.
La radiisto ne respondis. Momenton li esploris la aparaton. Poste li
peze suprenlevis sin kaj per rauka vocho komunikis:
"Nia izoligho de la cetera mondo estas perfekta. Chiuj baterioj estas
eluzitaj."
Payen devis ekpreni la apogilon, por ke li ne falu.
Chapitro 5
Sur la glaciroko
S-ino Gibson agis kiel lerta kuracisto. Shi neniam supozis, ke shi
uzos la spertojn, akiritajn dum la kelkaj unua-helpaj kursoj, en tiom
eksterordinaraj cirkonstancoj. Ankau la konoj, kiujn shi akiris kiel
flegistino dum la milito, estis al shi tre utilaj.
Tutan nokton shi ne fermis la okulojn. La stevardino tre kompleze
helpis shin. Ili ambau havis la manojn plenaj de laboro. Jen ili
devis ree purigi la vundojn, jen doni novan bandaghon, jen denove
kuiri teon. Chiuj vunditoj kondutis brave. Malgrau tio, ke ili
suferis de netolereblaj doloroj, multaj bezonis kvietigajn injektojn,
kaj chiuj fartus pli bone se ili povus komforte etendi siajn membrojn
sur libera lito, sed chi tie ili estis devigataj kauri sur
primitivaj kushejoj, kunmetitaj el sidtabuloj--tamen neniu ech
plendetis.
Ambau donis al la pacientoj chiun eblan flegon. Kun anghela pacienco
ili trairadis la malgrandan spacon inter la du vicoj de kushejoj. Al
chio il
|