garantius al ni, ke la fendo ne turnighos
ghuste al tiu loko, kien ni translokus la aeroplanon?"
Ili observis senvorte la minacan cikatron de la glaciroko.
"Antau la malsanuloj mi ne parolos pri la afero, sinjoro Payen,"
komencis post momento sinjorino Gibson. "Sed al vi mi tion diros: nia
situacio estas senespera. Temas ne nur pri la truo. Minacas ankau la
malsato. La hieraua deserto, kiun mi disdonis, ja estis nenia
manghajho. Por hodiau ni havas nur po unu biskvito kaj peceto da
chokolado, sed nur por la pacientoj. Ni, sanaj, devos ankorau resti
sen manghajho."
"Ni devas esperi," li povis konsoli shin.
Shi ridetis. Sed ghi estis alia rideto ol tiu, kiun kutimis vidi la
malsanuloj.
"Esperi? Mi ankau esperis. Sed en tiu momento, en kiu mi eksciis, ke
la mondo ne scias la lokon de nia alterigho, mi perdis la esperon. Ne
temas pri ni. Ni ech sen manghajhoj povus elteni tri, eble kvar
tagojn. Kompreneble, se ni estus devigataj forlasi la aeroplanon,
dumnokte ni certe frostighus. Sed temas pri la vunditoj."
"Tiujn vi flegis tiom zorge, ke vi ne bezonas timi."
"La flegado ne sufichas. Ili bezonas kuracilojn. Mi timas, sinjoro
Payen," shia vocho rompighis, "mi ege timas...."
"Chio estos denove bona," li konsolis shin.
"Do mi diros tion al vi malkashe...." shi decidighis subite. "Mi jam
ne povas sole porti tiun respondecon. Du rompajhoj komencas
kunpusighi. La piloto tute ne plachas al mi. Li estas heroo, li ech
ne ghemetas--sed tio min ne trompas. Kaj mia edzo--"
"Kio estas al la sinjoro Generalo?"
"Li estis chiam tiel malmola," shi flustris. "Komprenu, malmola al
si. Ankau chifoje li ne permesis, ke mi zorgu pri lia vundo tiom,
kiom ghi meritis. Chiam li diras, ke tio estas nenio--"
"Li ja diras, ke la vundo bele resanighas."
"Resanighas, resanighas.... Ankau al mi li tion diras, malfelichulo.
Kaj dume--li ricevis la sangvenenighon."
"Ho--!"
"Se tiuj plej gravaj pacientoj ne ricevos helpon de la kuracisto en
kvardek ok horoj, ili estos perditaj."
Payen senvole pugnigis la manojn. Kvazau li volus kontrau iun jheti
sin kaj lukti kun li. Kiom hontige, humilige, malinde al sana viro
ghi estas! Senpove rigardi, kiel la maljuna virino heroe batalas
kontrau la malsanoj kaj kontrau la proksimighanta morto! Vidi, kiel
la homoj pereas, kaj ne povi ech fingron movi pro ili! Scii, ke ie en
la malproksimo estas fidela kamarado, kiu angorplene kalkulas la
horojn, kiuj mezuras la distancon inter li kaj
|