dum tiuj kelkaj tagoj farighis.
"Ni faros ghin tiom firma, ke ghi eltenos--chu ne, fraulino?" li
turnis sin al la stevardino, kiu prenis la parashuton kaj esplore
ghin palpis.
"Mi opinias, ke ghi estos sufiche forta," shi respondis. "Ni faros
tion zorge."
"Sed se vi sukcesus malsuprengrimpi tiun rokmuron," avertis plua
vundito, "vi vojerarus en la montaro. Precipe se mallevighus la
nebulo. En nebulitaj montoj estas fremdulo ech sperta montgrimpulo,
kiu alitempe sentas sin tie kiel hejme. La montoj estas tiom
shanghitaj, ke ili aspektas tute alie ol normale. Kaj se tio trafus
ghuste vin?"
"Tio ja estus malbona," konsentis Payen. "Sed shajnas, ke bela vetero
ankorau dauros."
Ili provis persvadi lin, ke li restu sur la glaciroko. En chiu
momento povas aperi la sava aeroplano au grupo de montgrimpuloj--kaj
en tiu kazo kial peni au ech oferi sin?
Sed Payen persistis che sia decido.
Kiam ili ekkomprenis, ke lin nenio detenos, ili proponis sin al li
kiel kunulojn. La radiotelegrafisto, Bakker, la stevardino. Kaj fine
alighis ankau la maljuna, vundita Generalo Gibson.
"Ne," rifuzis ilin energie Payen. "Vi chiuj devas resti chi tie.
Fraulino kiel helpantino de sinjorino Gibson, la ceteraj pro la
vunditoj. Ni ja ne povas lasi la pacientojn chi tie sen protekto."
Ili protestis, ke por tio sufichas unu viro.
Payen restis necedema.
Dume la stevardino kaj sinjorino Gibson ekpreparis la parashutajhon
kaj komencis kunplekti la shnuregon. La laboro rapide progresis.
Kelkfoje ili havis la impreson, ke ili audas bruon de aeroplano. Ili
lasis chion kaj esplorrigardis la firmamenton. Vane.
"Au ni estas jam tiom incititaj," rimarkis chagrene la Generalo, "ke
ni audas tion, kio ne ekzistas--au ni malsukcesadas."
Li estis prava pri ambau. Ili estis jam efektive incititaj per
daura strecho; sed ili ankau malsukcesis. La bruo, kiun ili audis,
ne estis nura fantomo. La esploraviadiloj kelkfoje dum sia serchado
alflugis tiom proksime de la perditoj, ke ili vere ilin audis.
Malfrue posttagmeze la shnurego estis preta. Ghi mezuris dek ok
metrojn.
Payen maltrankvilighis.
"Mi iros provi ghin," li diris. Kiu povis movighi, iris kun li.
Sur la rando de la abismo li jhetis ghin, kunmetitan en du partoj. La
shnurego atingis apenau duonon de la rokmuro.
"Kion nun?" demandis Bakker.
"Chi tie ghi ne malhelpos," diris Payen kvazau al si mem kaj lia
rigardo vagis sur la neghkampoj, kiuj etendighis sur la deklivo
|