FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79  
80   81   82   83   84   85   86   87   >>  
ravivis. Nur en la aeroplano li plene rekonsciighis. "...chiam mi diris al mi, ke mi neniam denove flugos super nebulitan montaron," li daurigis sian nefinparolitan frazon. "Sed nun mi volas tion jhuri!" "Do, kio okazis al vi, S-ro Bakker?" demandis la stevardino. "Mi kredis, ke ni estas sufiche altaj. Mi saltis. Mi volis delasi la parashuton, kaj en tiu momento mi konstatis, ke mi kushis en la negho. Bele, dorsflanke, enborite ghis la shultroj, manojn sub la dorso kaj plektitajn kun la shnuregoj. Mi shiris per la tuta korpo, mi enighis chiam pli profunden, la negho jam atingis mian mentonon, kaj tiam mi komencis vokadi. Por diri la veron, mi ne esperis, ke iu audos min. Mi supozis, ke vi au daurigis la flugon, au estis ie frakasitaj." "Nu, vi travivis pli ol sufiche," diris S-ino Gibson. "Kiel ankau ni." Payen kaj la radiisto donis raporton pri la rezulto de sia esploro. Ili decidis esplori la aparatojn, fiksi la geografian pozicion kaj provi elsendi. "Pri chiu kulpas la mezurilo de alteco," diris mallaute la piloto. "Ghi trompis min je kvincent ghis mil metroj. Ghi montris kvarmil kvincent." La radiisto kalkulis ion dum kelkaj momentoj che la kompaso. Poste li iris al la piloto kaj diris: "Lau mia kalkulo ni trovighas sur la kvardeksesa grado norde kaj kvina rado oriente. Chu tio akordas kun via kombino?" La piloto enpensighis. "Lau la flugtempo ni devus esti jam pli malproksimen. Sed.... tiu nebulo kaj vento... estas ja vere malfacile fari precizajn konkludojn. Tio povas esti." "Chu mi do elsendu tion?" "Nenio alia restas al ni. Ni ja konvinkighis, ke ni jam ne povas fidi niajn aparatojn, sed kion alian ni povas fari?" Dum la radiisto notis sur la paperon raporton por sia elsendo, generalo Gibson dismetis sur la sidlokon detalan landkarton de Svisujo. Chiuj, kiuj povis movi sin, arighis chirkau lin. "Do, kie ni trovighas, sinjoro generalo?" "Se S-ro Bernier bone taksis la situacion, ni estas sur iu glaciroko inter montoj Combin kaj Collon en la Penin-Alpoj." Dume la radiisto jam klopodis kontaktighi kun la mondo. "MAYDAY el aviadilo F-AKCS!" "MAYDAY el aviadilo F-AKCS!" "Mi petas, estu silentaj!" S-ino Gibson admonis la aron chirkau sia edzo. "Oni jam elsendas!" Radiisto Bernier auskultis. Post nelonge audighis mallaute: "F-AKCS, flugejo en Berno!" "F-AKCS, flugejo en Berno!" "Oni audis nin!" kriis entuziasme Bakker. "Ni venkis, char..." Suprenlevita fingro
PREV.   NEXT  
|<   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79  
80   81   82   83   84   85   86   87   >>  



Top keywords:

radiisto

 

Gibson

 

piloto

 

generalo

 

Bernier

 

aviadilo

 

MAYDAY

 

raporton

 

chirkau

 

trovighas


mallaute
 

kvincent

 

aparatojn

 
flugejo
 
sufiche
 
Bakker
 

daurigis

 
precizajn
 

konkludojn

 

aeroplano


admonis

 

malfacile

 

ravivis

 

elsendu

 

konvinkighis

 

restas

 

akordas

 

oriente

 

Suprenlevita

 

fingro


kombino
 
entuziasme
 
malproksimen
 

nebulo

 

venkis

 

enpensighis

 

flugtempo

 

taksis

 
sinjoro
 
Radiisto

elsendas

 

situacion

 
glaciroko
 

klopodis

 
kontaktighi
 

Collon

 
montoj
 

Combin

 

arighis

 
auskultis