..!"--"Kiaj paroloj! Ni
iru!"--Li pashas flanke de la policisto kaj ekkrioj de gazetvendisto
penetras en liajn orelojn: "_Paris Soir! Paris Soir!_ Ankorau unu
fakturo pagita! La perfidulo Daumal ekzekutita, pri lia kunulo Payen
eldonita la arestordono! _Paris Soir! Paris Soir....!_" La bubo
krias el la tuta gorgho, kvazau oni minacas lin per tranchiloj.
Payen shtopas siajn orelojn, sed la vocho estas chiam pli akra, pli
tondra, el la vortoj "perfidulo" kaj "Payen" farighas la ardighintaj
shtaldratoj, kiuj pikas la oreltimpanojn, la bruado en la kapo
shanghighas al la fulmotondro, Payen shanceliras, altaj domoj
shancelegighas, poste ia krako kaj terura, surdiga frapego--
Payen elsaltis.
Samtempe kun li ekstaris chiuj sanuloj. La pacientoj, kiuj povis,
levis sin sur siaj kushejoj. Malfermegitaj okuloj estis direktataj al
sinjorino Gibson.
"Kio okazis?"
"Mi ne scias," shi respondis necerte.
"Lavango!" opiniis Bakker.
"Mi konas la bruadon de la lavangoj," neis per la kapo sinjorino
Gibson. "Ghi estus ja pli longa, ni audus ghin ankorau nun. Tio estis
frapego. Nur la frapego, nenio plu."
"Silentu!" vokis vundita civilulo. "Chu ne chirkauflugas super ni iu
aviadilo? Eble ili pafis por atentigi nin, ke ni devas doni signon al
ili, kie ni estas?"
Payen kaj la stevardino eliris el la aeroplano kaj atente auskultis.
Silento.
"Kio ghi povis esti?" demandis denove la maltrankviligitaj
pasagheroj.
"Se tio ne estis lavango--kaj tio ne estis--" diris malrapide
Generalo Gibson, "tio povis esti nur--"
En tiu momento rigardis lin sinjorino Gibson. Ghi estis nur mallonga,
fulma rigardo--sed kiom signifas tia rigardo che homoj, kiuj vivis
kune preskau kvardek jarojn! Kiom ghi povas sciigi!
Generalo Gibson ekkomprenis. Li silentis kaj rapide ordetigis la
bandaghon sur la vundita nazo.
"Kio do povus ghi esti?" instigis lin chiuj.
"Nu..." li ne povis tuj elembarasighi. "Tio povus esti nur fantomo..."
"Neeble! Ni ja chiuj estis per tio vekitaj."
"Kompreneble.... ankau mi ne kredas nuran fantomon. Sufichus
ekzemple, ke pro la frosto kraku iu muro de la aeroplano. Malforta
frapo chi tie bruas kiel tondro, precipe se homo dormas."
"Sed sinjorino Gibson maldormis!"
"Mi iomete dormetis, amikoj. Mi opinias, ke ni chiuj faris la samon."
Ankorau longe ili parolis pri la stranga okazintajho. Nur preskau
je mateno ili denove endormighis.
Generalo Gibson kaj lia edzino iris dum kelkaj momentoj eksteren.
|