aj rapidis eksteren.
Li alkuris inter ghojkriantan aron da homoj en ghusta tempo, por ke
li povu bonvenigi la lastan anon de la stafeto.
Li chirkaubrakis la malbonege aspektantan Kasson kaj forte manpremis
lin. En tiu momento chiuj okuloj malsekighis.
Kaj en tiu chi solena momento ekparolis la sherifo. Per simplaj, sed
koraj vortoj li dankis al Kasson pro la senekzempla sinoferemo. Kaj
kiam Kasson rifuzis la dankon, menciante la aliajn partoprenantojn de
la stafeto, la sherifo daurigis:
"Jes, vi chiuj havas egalajn meritojn, mi scias. Kaj per tio chi mi
dankas al chiuj herooj, kiuj batalis por savi nian urbon. Via heroeco
eterne vivos en la koroj de ni chiuj kaj en la memoro de tiuj, kiuj
venos post ni. Mi dankas vin."
La homoj arighis chirkau Kasson.
Pasis longa tempo antau ol ili komencis disiri. Ili ne povis kredi
al la miraklo, kiu farighis fakto.
Ili estas savitaj!
Dume doktoro Welch rapidis kun paketo da sero en sian kabineton. Post
kelkaj momentoj li komencos chirkauviziti siajn malsanulojn. Hodiau
li veturos longe, longe tra la nokto...
Kaj chien, kien li enpashos, li kunportos la helecon de la suno.
Li kunportos la vivon.
Chapitro 11
Fino
Pasis unu jaro.
Kaj denove fajfis malvarma norda vento de la poluso.
Loghantoj de la urbo Nome sidis en la varmigita salono de la hotelo
kaj atendis komencon de la infana teatrajho.
"Do, la infanoj tamen ghisatendis la aferon!" diris Davison.
"Espereble ghi ne estos denove tiel malfeliche prokrastata, kiel
pasintjare!" diris kun ekghemo sinjorino Hastings. "Kredu al mi, mi
ne volas ech rememori tion."
"Ni chiuj suferis sufiche," kapjesis Davison. "Sed via situacio estis
tamen la plej malbona, sinjoro doktoro!" li turnis sin al doktoro
Welch.
"Nu, tio estas jam for..."
"Sed kiam venis la sero, la morto versimile tre ekkoleris kontrau
ni," shercis la sherifo. "Ja jam de tiu momento kiel en fabelo: fino
de la mortado, fino de plua disvastighado de la difterio."
"La tuta malfelicho alportis tamen ankau ion bonan," diris maljuna
sinjoro.
"Ion bonan? Kiel do?" Ili ne komprenis kaj demande rigardis la homon,
kiu diris tiom strangajn vortojn.
"Chu vi ne rimarkis, kiel la malfelicho kunigis nin chiujn? Kiel ni
estas de tiu tempo iel aliformigitaj?"
"Nu, tio estas vero. Dum la tuta jaro chi tie ne estis ech unu
konflikto. La advokato chi tie baldau mortos pro malsato."
"Mi opinias, ke krom la malsano, kunigis nin ankora
|