is al li
kun senfina fido, kaj ne povi doni al ili la efikan medikamenton.
La poshtejo estis chiutage sieghata. La depeshojn pri la
proksimighanta savo jam atendis kun malpacienco ne nur doktoro Welch
kaj la jhurnalisto Hilton. La gepatroj de la malsanaj infanoj, ankau
tiuj, en kies domo la malsano ankorau ne aperis, rapidis kelkfoje
dum la tago al la poshtejo por demandi, kio estas nova.
Chiu parto de la stafeto estis sekvata kun senspira strecho. La
nomojn de la veturantoj oni elparolis kun admiro kaj respekto. Kaj
post chiu depesho sciiganta, ke ankorau unu viro ekveturis, granda
shtonego falis de sur la koro.
Tiun tagon, kiam el Ruby ekveturis Seppala, la vivo en Nome estis
neordinare vigla. Neniel gravis la malpermeso pri amas-kunvenado. La
homoj estis tiom impresitaj per tiu granda sciigo kaj ili devis
komuniki al iu siajn sentojn.
"Chu vi jam audis?" demandis unu la alian renkontighinte.
"Pri kio?"
"Nu, pri Seppala!"
"Ho, Seppala! Bonega homo...!"
"Kaj kion vi opinias--chu li sukcesos?"
"Li sukcesos. Seppala alvenos. Certe!"
"Sed la vojo estas tiom longa kaj--"
"--kaj danghera, mi scias. Sed iu diris, ke li konas Seppala-n.
Laudire li estas viro kvazau el shtalo. Kaj mi--mi mem ne scias,
kial mi tiom fidas lin. Sed io senchese diras al mi, ke Seppala
alvenos."
"Nur ke...!"
Ju pli longe la telegraf-oficejo en Unalaklik silentis, des pli multe
kreskis la fido al Seppala. Neniu volis malesperi. Neniu havis
sufiche da forto por allasi la penson, ke Seppala povus perei en la
dezerto. Ili vidis la teruran polusan ventegon, kiu ech en ilia lando
estis supernormale akra. Ili sciis, ke la regiono, kiun traveturas
Seppala, estas plena de dangheroj. Ke tie trovighas perfidaj
marchajhoj kaj montoj kun abismoj. Ke tie vivas malsata kaj danghera
bestaro.
Kaj tamen ili kredis. Ili kredis kun tiu stranga kredo, kiun la homo
kapablas havi nur tiam, kiam al li jam nenio alia restas. Ili krome
ja bezonis ghin, char nur tiamaniere ili povis forpeli la ombrojn de
la malespero kaj dubo, kiuj en iu kashita anguleto de iliaj animoj
neforpeleble nigris.
Sed kiam venis la depesho pri la alveno de Seppala en Unalaklik, kiam
la tutan vesperon kaj longe tra la nokto estis audebla neniu alia
frazo ol "Seppala alvenis!", kiun ili elparolis kun malsekighintaj
okuloj kaj tremantaj lipoj--nur tiam ili senvorte konfesis, kiom
bazita sur espero estis ilia kredo...
La ekscito kulminis, kiam Unalaklik komunikis
|