FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   84   85   86   87   >>  
Ili foriris kelkajn pashojn de la aviadilo. "Chu vi opinias, ke ghi estis la glaciroko?" demandis Generalo Gibson. "Mi scias tion. Mi maldormis." "Chu nia glaciroko?" "Jes. La tuta aeroplano ektremis." "Tio ja estus tre malbona...." "Pro tio mi avertis vin." "Dankon. Mi volas chion solvi tuj, soldatmaniere, kaj mi forgesas, ke chi tie...." "Estos pli bone, se ni pri tio silentos. Egale ni povas nenion fari kontrau tio." "Bedaurinde." La frosto tremigis ilin. Ili reiris. Sed ankorau unu homo sciis, ke ghi estis la glaciroko. Marcel Payen. Kiel studento li vizitis kelkfoje en kristnaskaj libertagoj Savoj-Alpojn por montgrimpi. Li konis tiun strangan krakon, kiu sonas kiel kanonpafo. Krom tio li vidis la avertan rigardon de sinjorino Gibson, post kiu la Generalo tuj silentis. Matene, kiam iomete plivarmighis, li iris promeni. Sola. Atente li observis la glacirokon, sed li nenion trovis. Fine li atingis la okcidentan randon de la glaciroko, kie malegale ondigitaj neghblovajhoj malebligis la antauenrigardon. Li supreniris al unu el la plej altaj pintoj kaj staris kvazau frostigita. Antau li etendighis laulonge de la glaciroko profunda krevajho. Li staris kiel ensorchita. "Kion vi diras pri tio, sinjoro Payen?" audighis malantau li. Al la pli alta loko proksimighis sinjorino Gibson. De la loko, kie shi jhus trovighis, shi ankorau ne povis vidi la krevajhon. "Pri kio, sinjorino Gibson?" li faris nekomprenan mienon kaj rapide malsupreniris, por delogi shian atenton. "Nu, pri tiu truo! Restu tie!" La rigardo de Payen estis plena de admiro. Kiom da braveco montris chi tiu edzino de la Generalo! "Chu vi scias pri tio?" "Kompreneble, tuj hierau. Mi vidis ghin posttagmeze, kiam mi iris dum kelkaj momentoj por spiri." "Kaj vi diris pri tio al neniu!" La frazo enhavis riprochon kaj ankau rekonon. "Estus ja sensence atentigi pri la danghero, kontrau kiu ni povas nenion fari. Ho--!" Shi supreniris la pinton kaj vidis la truon. "Tion mi timis," shi diris pene. Shia kutime trankvila vizagho montris shian malserenon. "La truo plilongighis certe kvindek metrojn. Kiel vi vidas, ghi estas rekta kiel shnuro. Kaj ghi celas rekte al la aeroplano." "Tio signifas--" "Tio signifas, ke sufichas nur kelkaj tiaj frapoj, kian ni audis nokte--kaj ni devos transloghighi sur la glacirokon. Movi la enborintan aeroplanon, pri tio ni ne povas ech pensi. Kaj ech se ni sukcesus movi ghin, kiu
PREV.   NEXT  
|<   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   84   85   86   87   >>  



Top keywords:

glaciroko

 

Gibson

 

nenion

 

sinjorino

 

Generalo

 

kontrau

 

kelkaj

 

montris

 

ankorau

 

glacirokon


signifas
 

staris

 

aeroplano

 
supreniris
 
hierau
 
Kompreneble
 

proksimighis

 
krevajhon
 

momentoj

 

trovighis


edzino

 

posttagmeze

 

rapide

 

mienon

 

malsupreniris

 

delogi

 

atenton

 

rigardo

 

braveco

 

nekomprenan


admiro
 
sufichas
 
frapoj
 

shnuro

 

metrojn

 

aeroplanon

 

sukcesus

 

enborintan

 
transloghighi
 
kvindek

sensence

 

atentigi

 
danghero
 

rekonon

 
enhavis
 

riprochon

 
pinton
 

trankvila

 

vizagho

 
malserenon