ran parton li
superjhetis trans la shultron kaj tie li ghin prenis per la dekstra
mano. Per la maldekstra mano li tenis la strechitan parton, kiu
pendis de la stango ghis lia kruro.
Poste li komencis malsuprenlevi sin. La dekstran manon li shovis
iomete malsupren, per tio la shnurego liberighis kaj la korpo per sia
pezo glitis iom pli malsupren. En la sekvanta momento li liberigis la
maldekstran manon--kaj tiamaniere ghi progresis senchese. Li konis
tiun manieron de la malsuprenirado el la junaj jaroj. Li sciis, ke se
li sin malsuprenlevus libere pendante, li bruletigus al si la manojn.
Post kelkaj minutoj li estis malsupre.
"Kia estas la negho tie?" ili demandis lin, singarde klinighante
super la randon.
"Tute bona!"
Ili jhetis al li la shnuregon. La lasta ligilo inter Payen kaj la
ceteraj pasagheroj estis rompita.
"Felichan vojaghon!" ili vokis al li. "Kaj ghis la revido!"
"Ghis la revido!" audighis mallaute el la profundo.
Ili sekvis lian iron pashon post pasho. Ili vidis, ke li vadis sur
kelkaj lokoj ghis la zono, sed li progresis. La milda deklivo
plifaciligis al li la iron.
Jam li pashis proksimume tricent metrojn.
En tiu momento vokis Generalo Gibson:
"Sinjoro Payen!"
Payen haltis.
"Mi volas nur diri al vi, ke en la posho de la dorsosako vi havas unu
biskviton!"
"Sinjoro Generalo--!"
"Ghi restis al mi de la hieraua tago, ghi ne estas shtelita, estu
trankvila! Felichan vojaghon!"
Kiel delikate dirite: Ghi restis....!
Por reveni li ne povis ech pensi. En la afero estis io nobla.
Payen jam silentis. Li svingis per la stango kaj daurigis la iradon.
Post chirkau horo li venis al la loko, kie la deklivo turnighis
maldekstren.
Li turnis sin. Liaj amikoj staris ankorau apud la rando de la
abismo kaj svingis por adiaui.
Ankau Payen svingis. Poste ankorau kelkajn pashojn--kaj li estis
sola.
Antau li etendighis senfina deklivo. Ie en kapturna
malproksimo, profunde sub la loko, sur kiu li staris, etendighis la
valo. Tie certe kushas vilagheto au urbo. Au almenau turista
kabano.
Singarde li malsupreniris. La stango faris al li bonegajn servojn.
Kiam li iris al la lokoj, kie la neghtavolo estis tre maldika, li
devis esti ankorau pli singarda. Liaj piedoj ofte forglitis, li
shancelighis, kelkfoje li falis--kaj unufoje li falegis sur la
deklivo almenau du cent metrojn kiel sur glitrelvojo.
Kelkajn tiajn lokojn kaj mi estus tuj malsupre li pensis kontentige,
kiam li kons
|