FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59  
60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   84   >>   >|  
miloble pli bona ol senfara irado sur la bordo kun la unusola penso: Chu li alvenos? Chu li ne alvenos? Kaj tiamaniere la ekspedicio duoblighis. Tiuj, kiuj eksciis pri la afero poste, rapidege sekvis la forveturantojn. Sur la bordo de Norton-golfo chiuj haltis. "Ni faros tri grupojn," diris la sherifo. "Unu, sub la gvido de Davison, veturos lau la bordo. La duan gvidos Friman. Tiu veturos per granda arko dekstren. Kun la tria grupo veturos mi; ni veturos en la mezo." "Estos bone, se la grupoj etendos sin je unuopuloj, por ke ni chion vidu," proponis Friman. Chiuj konsentis. "Kaj ankorau ion," rememorigis Davison. "Se iu grupo trovos Kasson, ghi tuj donu signon al la ceteraj per trifoje ripetata pafo." "Ghuste," konsentis la sherifo. "Multan sukceson!" kriis viroj kaj la tri grupoj ekveturis antauen. Jhurnalisto Hilton alighis al la grupo de la sherifo. Ili veturis chirkau duonhoron, kiam la sherifo donis signon por halto. "Chu vi audis?" vokis li. "Jes." "Oni pafas tie!" "Kaj tio estas rekte antau ni!" "Antauen!" ordonis mallonge la sherifo. Ho, kia veturo ghi estis! Kaj denove--audu! Krak! Krak! Nenia dubo. Gunnard Kasson--kiu alia ghi povus esti?--estis en danghero! Kaj subite la pafoj chesis... La viroj embarasite rigardis unu la alian. Kaj poste, kvazau per komuna penso, instigis la hundojn. La sledoj ekveturis pli rapide. Post nelonge ili atingis la glaciblokon, kiu malebligis al ili la rigardon antauen. La hundoj ekkuregis al la sovagha atako sur la pinton de la glacia malhelpajho. La plej multaj glitis sensukcese returne. Sed kelkaj veturantoj sukcesis atingi la pinton je la unua fojo. Inter chi tiuj estis ankau la sherifo. Tio, kion ili ekvidis de la pinto de la glacibloko, plenigis ilin per teruro. Malsupre, ghuste sub ili, staris kun larghe dismetitaj kruroj Kasson. En la manoj li tenis la sledon kaj plenforte svingis per ghi. Apud liaj kruroj kushis kelkaj kadavroj, sed pluaj bestoj atakis chiam pli sovaghe. "Pafu!" ekkriis la sherifo. "Sed atentu la hundojn!" Super la glacia ebenajho krakis pafoj. Kelkaj lupoj restis kushantaj. Kaj nova pafaro duonigis la nombron de la atakantoj. La ceteraj lupoj unue bataleme chirkaurigardis por konstati de kie venas la neatendita katastrofo kaj kiam ili ekvidis la homojn, ili forkuris. La surprizitaj hundoj komencis ilin persekuti, sed kiam vokis ilin Kasson, ili tuj obeeme revenis. El dek du hundo
PREV.   NEXT  
|<   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59  
60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   84   >>   >|  



Top keywords:

sherifo

 

veturos

 

Kasson

 
pinton
 

hundoj

 
konsentis
 

kruroj

 

Friman

 
alvenos
 
Davison

glacia

 

kelkaj

 
grupoj
 
antauen
 
ekvidis
 

signon

 

hundojn

 

ekveturis

 

ceteraj

 
sukcesis

atingi

 
rapide
 

nelonge

 

atingis

 

sledoj

 

instigis

 
kvazau
 
komuna
 

glaciblokon

 

malebligis


multaj

 

glitis

 

sensukcese

 

returne

 

glacibloko

 

malhelpajho

 

rigardon

 
ekkuregis
 

sovagha

 

veturantoj


ghuste
 

kushantaj

 
restis
 
pafaro
 
duonigis
 

persekuti

 

Kelkaj

 
atentu
 
ekkriis
 

ebenajho