FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64  
65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   84   85   86   87   >>  
_"Izvestija! Moskevska Pravda! Times! Evening Standard! Popolo d'Italia! Paris Soir!"_ Preterirantoj haltadis. Kiel plimalgrandighis la nombro de la jhurnaloj en la manoj de la agema gazetvendisto tiel kreskis la aro da moneroj sur lia pladeto. "Chu vi havas ankau _Petit Parisien?_" demandis viro proksimume tridekjara. Li diris tion en itala lingvo, sed la sagha vendisto divenis lau la akcento, ke antau li staras Franco. "Ne, sinjoro," li respondis france. "_Petit Parisien_ mi intertempe ne havas. Sed mi certigas vin, ke en _Paris Soir_ vi trovos chion. Ankau tion, kion vi sensukcese serchus en _Petit Parisien_." La viro ridetis. Li prenis _Paris Soir_ kaj donis al la vendisto bankbileton, kies valoro duoble superis la prezon de la achetita jhurnalo. La knabo volis redoni al li monerojn, sed la achetanto svingis per la mano kaj malrapide forpashis. "Mi dankas vin, sinjoro!" vokis post li la vendisto. "Mi deziras al vi agrablan legadon--vi ekvidos, ke la _Paris Soir_ vin ne trompos." Kaj char dume la loko chirkau lia veturilo denove iomete malplenighis, li komencis ankorau pli atakeme: "_Izvestija! Moskevska Pravda! Times....!_" La viro, kiu achetis francan jhurnalon, iris al la parko. Li ridetis. Chio estis tiom bela.... Blindige blua firmamento de la itala chielo. Kapturna trafiko kaj vigla vivo de la Eterna Urbo: Automobiloj, tramoj, veturiloj, vendistoj. Ankau tiu gazetisto kaj _Paris Soir_. _Paris Soir_.... Estas vero, li ofte havis okazon legi francan jhurnalon. Sed tiuj jhurnaloj havis chiam malnovan daton de antau semajno, dek kvar tagoj, monato kaj ankorau pli. Tiu chi _Paris Soir_ estas tute fresha, ankorau hierau ghi estis en Parizo. En la parko estis trankvile. La tumulto de la strato alflugis chi tien kiel el granda malproksimo. Sur la benketoj sidis kelkaj maljunaj homoj. Kelkaj legis libron au gazeton, aliaj rigardis arbojn kaj arbetajhojn kaj silentis. La viro eksidis sur la liberan benketon kaj komencis legi. Lia rigardo glitis sur grandaj surskriboj. Enkonduk-artikolo, sciigoj politikaj, kultura rubriko, sporto.... Kiom mirinda estas chio! Li sidas en la parko, li legas jhurnalon, li auskultas la kanton de la birdoj. Kaj li scias, ke ne ekzistas forto, kiu povus gheni lin. Neniu sireno. Neniu alarmo. Neniu batalo, atako, retirigho. Ja ech neniu ekzerco. Li estas libera. Li estas sinjoro de sia tempo. La leganto ridetis. Vere, nur nun homo farighas denove--homo. "El la societo."
PREV.   NEXT  
|<   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64  
65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   84   85   86   87   >>  



Top keywords:

jhurnalon

 

vendisto

 

ankorau

 

sinjoro

 

ridetis

 

Parisien

 
francan
 

denove

 

komencis

 

Izvestija


jhurnaloj
 

Pravda

 

Moskevska

 

granda

 

malproksimo

 

benketoj

 

Kelkaj

 

libron

 
maljunaj
 

kelkaj


okazon

 
monato
 

gazeton

 

hierau

 

semajno

 
tumulto
 

fresha

 
strato
 

trankvile

 

Parizo


malnovan

 

alflugis

 

sciigoj

 

batalo

 

alarmo

 

retirigho

 

sireno

 
ekzistas
 

farighas

 

societo


leganto
 
ekzerco
 

libera

 
birdoj
 
kanton
 
rigardo
 

glitis

 

grandaj

 

surskriboj

 

benketon