u io alia," diris
enpense Davison.
"Kio?"
"La stafeto."
"Ho, la stafeto...! Ech hodiau homo preskau chesas spiri
pripensante la heroecon de tiuj kuraghuloj!"
"Mi bedauras nur tion ke krom Kasson ni vidis neniun el ili.
Rigardu, la afero estas vere stranga: kelkaj viroj batalegas, ili
riskas sian vivon--kaj ni neniam ech ekscios, kiel ili aspektas."
"Ni povus inviti ilin al Nome, sed, imagu, tia malproksimeco!"
En tiu momento oni sonorigis la trian fojon kaj la prezento
komencighis.
Infanoj prezentis la teatrajhon, kiun ili konis jam antau unu jaro.
Kiam la epidemio estis forpelita, apenau restis sufiche da tempo nur
por la ekzamenoj, tial ili prokrastis chion ghis la vintro. Chiu akto
estis rekompencita per meritita aplaudo.
Kiam la teatrajho estis finita, la sherifo starighis antau la
publiko kaj diris:
"Karaj amikoj, restu ankorau momenton sur viaj lokoj. Mi havas por
vi malgrandan surprizon."
Chiuj denove sidighis kaj scivoleme rigardis al la scenejo. La
sherifo mansignis al la knaboj, por ke ili montru ekranan tolon.
Projekciisto foriris en sian kabaneton.
La scivolemo de la vizitantoj kreskis duoble.
La aparato ekzumis, lampoj estingighis. Kaj sur la blanka tolo aperis
la surskribo: _La Alaska stafeto_.
En la salono ekmughis, sed denove trankvilighis.
Aperis stacidomo en Nenana. Tuj poste Will Shannon kun siaj hundoj.
En tiu momento kvazau iu donis signon, la vizitantoj starighis sur
siaj lokoj, aplaudis, ghojkriis, premis reciproke la manojn, larmis.
Kaj jam defilis la ceteraj herooj: Wurd Kalland, Emil Erikson,
Leonard Seppala, Gunnard Kasson. Chiu kun sia kunjungajho. Gunnard
Kasson kun kvin hundoj.
La salono subite plenighis per brilo de blindiga lumo.
Kaj kun tiu chi lumo en la animoj disiris la Nomanoj en siajn
hejmojn...
Fino
Kaptitoj de la Glacirokoj
Chapitro 1
La Patrujo bilancas
_"Izvestija! Moskevska Pravda! Times! Evening Standard! Popolo
d'Italia! Paris Soir!"_
La vocho de gazetvendisto ech superis la bruon de la Roma strato.
Automobiloj trumpetis, tramoj tintis, sharghautomobiloj peze
rulighis, hufoferoj de chevaloj sonoris sur la malmola pavimo,
surstrataj vendistoj de vinoj, legomoj, kaj cigaredoj kriis ne alie,
ol se ili persekutus forkurantan shteliston--sed la vigla knabo
malatentis chion. Li haltigis sian veturileton, prenis en la manojn
jhurnalojn kaj lia penetra vocho denove venkis la surdigan inundon de
la vochoj:
|