FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   77   78   79   80   81   82   83   84   85   86   87   >>  
ovrita vizagho de viro. Li rigardis internen kaj per tondra vocho vokis: "Do kial vi ne audigas vin, homo? Ni vokis vin, kaj vi--" Sed tio jam estis super la fortoj de Payen. Li fermis la okulojn kaj senkonsciighis. Chapitro 9 La verdikto La blanka chambro de la malsanulejo en Interlaken dronis en inundo de sunradioj. Kelkaj pacientoj legis jhurnalojn, aliaj kune duonlaute interbabilis. La kuracisto staris apud la lito, super kiu pendis tabuleto kun la surskribo: MARCEL PAYEN, 33-jara. "Chu li ankorau ne rekonsciighis?" li demandis la flegistinon. "Ne, sinjoro Doktoro." "Ghis li vekighos, li devos havi absolutan kvieton." "Jes, sinjoro doktoro." Kiam vesperighis, li fine malfermis la okulojn. Li kushis en la malsanulejo jam la trian tagon. Elartikigita maleolo, cerbo-skuo, elcherpigho. Vundo en la vizagho. Flegistino donis al li teon. Li trinkis avide, senvorte. Poste li fermis la okulojn kaj dormis denove tutan nokton. Li matene vekighis la unua el la pacientoj en la chambro. Kie li estas? Kio okazis al li? Li rememoris. En la kapo estis morta silento. Silento kaj malpleno. Li sidighis sur la lito. Li rigardis sian tabuleton. Marcel Payen? Li frotis la okulojn. Do kio estas? Chu li vivas? Poste li turnighis. "Sinjoro Payen!" audighis apud li. La bandaghita nazo, arghentaj haroj, ridema vizagho. "Sinjoro generalo!" "Silentu! Ne tiom laute!" admonis lin generalo Gibson. "La flegistino koleros!" Kaj jam estis chi tie la ceteraj pasagheroj, kiuj povis piediri. Ili chirkaustaris Payen, premis al li la manojn. "Kiamaniere vi chi tien.... kaj precipe, kiamaniere mi venis en la malsanulejon?" Generalo Gibson al li chion mallonge klarigis. La grupo de "Sav-sindikato de svisaj alpinistoj", kiu konsistis el dudek viroj, havis la taskon serchi la perditojn en la Bern-Alpoj en la chirkauajho de Interlaken. Survoje ghi audis help-vokon. Ghi iris lau la vocho, ekvidis la truon kaj trovis tie Payen. Pushbatitan, sangantan, duonfrostigitan. Ili eltiris lin sur la surfacon kaj dividighis. Kvar viroj transportis Payen en Interlaken-on, la resto iris lau liaj freshaj postsignoj. Kun la ekspedicio iris ankau la kuracisto. Li flegis sur la loko la vunditojn kaj tuj oni ekvojaghis reen. Ili devis marshi ankau dumnokte, char la vundoj de iuj pacientoj bezonis tujan intervenon. "Se oni venus nur unu tagon pli malfrue, kelkaj el ni jam ne vivus," finis sian klarigo
PREV.   NEXT  
|<   77   78   79   80   81   82   83   84   85   86   87   >>  



Top keywords:

okulojn

 

Interlaken

 

pacientoj

 

vizagho

 

malsanulejo

 

chambro

 

sinjoro

 

kuracisto

 

Gibson

 

generalo


rigardis
 

Sinjoro

 

fermis

 
klarigis
 
sindikato
 
taskon
 

konsistis

 
alpinistoj
 

serchi

 

svisaj


perditojn

 

chirkaustaris

 

pasagheroj

 

piediri

 

ceteraj

 

admonis

 

flegistino

 

koleros

 

premis

 

manojn


malsanulejon
 
Generalo
 
kiamaniere
 

Kiamaniere

 

precipe

 

mallonge

 

surfacon

 

dumnokte

 
vundoj
 
bezonis

marshi

 

vunditojn

 
ekvojaghis
 

intervenon

 
kelkaj
 

klarigo

 
malfrue
 

flegis

 

ekvidis

 
trovis