FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65  
66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   84   85   86   87   >>  
Anonco pri edzighfesto, naskigho de filo, morto de iu maljuna sinjoro, avanco, gratulo al ora edzighfesto.... Nur kelkaj mallongaj jaroj, kaj kiom da penetraj shanghoj! Kaj chi tie "Jugha halo". Tio estas certe denove tiuj chiutagaj okazintajhoj de etaj homoj: shtelita kokino, elrabita loghejo vagabondeco, almozpetado, sed ne, chi tie estas io alia, io pli grava. Jam tiu surskribo! La viro chesis rideti. Ghis tiu chi momento li pli multe ghurigardis la francan tekston ol perceptis ghian enhavon. Sed li jam koncentrighis kaj legis: "Patrujo bilancas! En la proceso kontrau tiuj, kiuj kondukis Francujon en la jaro 1940 al la rando de la pereo, eksidis hodiau sur la benko de la akuzatoj mehhanikisto Jean Daumal. Forta viro en la agho de kvindek jaroj kun klaraj okuloj kaj grizighantaj haroj li kondutas entute nature kaj trankvile. Iam kondutas tiamaniere homoj senkulpaj. Sed pli ofte ruzegaj friponoj, kiuj volas per sia trankvilo konfuzi la jughistaron. Jean Daumal estis antau la milito gvidanto de la laborejo en iu armila fabrikejo proksime de Parizo. Li estis sperta fakano se ni povas jughi el liaj kelkaj patentoj por perfektigo kaj plirapidigo de fabrikado de pafiloj. Antau la eksplodo de la milito Jean Daumal sendis al la aviadministerio sian novan proponon por fabriki specialajn automat-pafilojn por aeroplanoj. Lia propono estis trastudita, rifuzita kaj resendita. Per tio la tuta afero shajne estis finita. Kiam oni komencis je la dua fronto, anglo-amerikanaj armeoj kaptis en Normandujo nedifektitajn germanajn aeroplanojn. Militaferaj fakanoj trastudis ilin kaj chiuj estis mirigitaj de la unika konstruo de la ferdekaj automatpafiloj. Post fino de la milito estis trovitaj en unu aviadil-fabrikejo en Germanujo planoj por fabrikado de tiuj chi efikaj armiloj. La planoj estis fotografe multkopiitaj. Subskribo de la eltrovinto estis tute legebla--Jean Daumal. La akuzo kulpigas Jean Daumal pri perfido de la patrujo. La afero estas tute klara: ofendita eltrovinto serchis novajn vojojn. Kaj li trovis la plej malbonan. Estas memkompreneble, ke Jean Daumal defendas sin. Tion ja faras chiuj kunlaborintoj kaj perfiduloj. Je la demando, kion li povos diri pri sia eltrovajho, li respondis: "La planojn mi forbruligis." "Kiam?" "La tagon antau la alveno de la Germanoj." "Kial vi ilin forbruligis?" "Por ke ili ne falu en la manojn de la Germanoj." "Kaj kial vi tion faris tiom malfrue?" "Neniu povi
PREV.   NEXT  
|<   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65  
66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   84   85   86   87   >>  



Top keywords:

Daumal

 

milito

 

planoj

 

kondutas

 

eltrovinto

 

Germanoj

 

forbruligis

 

kelkaj

 

fabrikejo

 

edzighfesto


fabrikado
 

Militaferaj

 

fakanoj

 
automatpafiloj
 
trastudis
 
aeroplanojn
 

germanajn

 
aeroplanoj
 

pafilojn

 

automat


mirigitaj

 

proponon

 

nedifektitajn

 

fabriki

 

konstruo

 

specialajn

 

ferdekaj

 

armeoj

 

rifuzita

 

trastudita


finita
 
shajne
 
resendita
 

komencis

 

propono

 

amerikanaj

 

aviadministerio

 

kaptis

 
fronto
 
Normandujo

kulpigas

 

eltrovajho

 
respondis
 

planojn

 
kunlaborintoj
 

perfiduloj

 
demando
 

alveno

 

malfrue

 
manojn