FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46  
47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   >>   >|  
vi estas disputema, Timoteo? 2:A GASTO. Cxiam li estas kolerema, estante ebria. TIMOTEO. Nur kvin ektrinkojn mi glutis. KARRI. Pli vi ricevos, se vi volas. TIMOTEO. Jam suficxas.--Sed mi ne toleras tiun viron. KARRI. Vi estas devigata lin toleri; li estas invitita gasto egale kiel vi. TIMOTEO. Li babilas malsagxajxojn. KARRI. Vi mem vin kondutas malsagxe; mi tion devas diri. TIMOTEO. "Josefo Oinasmaki ... en gxojo de cxielo." Paroli pri muziko, kvankam oni ne komprenas arton pli ol porko argxentan kuleron. ESKO. Jes, sinjoro direktoro! TIMOTEO. Vi estas ruzulo, turko, grandturko kaj kalmuko. ESKO. Jes, sinjoro direktoro. KARRI (aparte). Ambaux egale naivegaj! JAKOBO. Mi ankaux volus diri vorton. Tiu tablo estas mia edzigxfesta kaj la mangxo la plej plezura en mia vivo, same gxi estas, mi kredas, ankaux por Greto, kaj al cxiuj mi dezirus gxin gaja. Cxu nun gxia agrableco finigxu pro senvalora kaj bagatela kauxzo, pro nura babilacxo? Certe ne! Ne estu incitemaj, junuloj, sed cxesigu tiun disputacxon, mangxu kaj trinku amike. ESKO. Vi estas prava, lignosxuisto! Vi estas lignosxuisto kaj mi ledobotisto, ni do estas preskaux kolegoj.--Unu aferon mi komplezeme volas diri al vi. Viaj gepatroj agis iom malprudente, vin farinte lignosxuiston, anstataux ledobotiston. Kredu min, la metio de lignosxuisto estas malprofita nuntempe, sed ledajn botojn kaj sxuojn oni bezonos gxis fino de l' mondo. Ledobotisto vi devis farigxi. TIMOTEO. Ledobotisto! Kio estas ledobotisto? Mizera pecxulo. KARRI. Timoteo! ESKO. Diru kion ajn, Timoteo, sed ledobotistoj ne kreskas sur cxiu brancxo. TIMOTEO. Almenaux tiaj, kia vi. Vi estas la sama botisto pri kies kapableco mi auxdis mallauxdon. ESKO. Diru malkasxe kion vi auxdis. TIMOTEO. Unu viro,--lia nomo estu nedirata--rakontis dum ni kunvojagxis al la urbo, ke, kiam li unuan fojon uzis de vi faritajn botojn kaj iris nur el la domo al la cxevalejo, li tuj observis foreston de unu el la botplandoj, gxi estis elfalinta, nome, dum iro inter la domo kaj la cxevalejo. ESKO. Estas mensogo kaj falsa kalumnio. Angxelo el la cxielo ne faras pli bonajn botojn ol mi.--Micxjo, vi scias mian kapablecon kaj farajxojn, atestu kion vi scias. MICXJO. Bonan reputacion vi ja posedas, tion certigas tuta nia parohxo; tamen mi ne garantias, cxu vi povus elteni konkuron, se la cxefbotisto mem inter la angxeloj malsuprenpasxus por vetbatali kun vi. ESKO. Sed firme vi res
PREV.   NEXT  
|<   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46  
47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   >>   >|  



Top keywords:

TIMOTEO

 

lignosxuisto

 

botojn

 

Timoteo

 

auxdis

 

sinjoro

 
cxielo
 

direktoro

 

ankaux

 

ledobotisto


cxevalejo
 

Ledobotisto

 

nedirata

 

botisto

 

malkasxe

 

mallauxdon

 

rakontis

 

kapableco

 
ledobotistoj
 

bezonos


sxuojn

 
malprofita
 

nuntempe

 

ledajn

 

farigxi

 
brancxo
 

Almenaux

 
kreskas
 

Mizera

 

pecxulo


kunvojagxis

 

certigas

 

posedas

 

parohxo

 

reputacion

 

farajxojn

 

kapablecon

 
atestu
 

MICXJO

 

garantias


vetbatali
 
malsuprenpasxus
 

angxeloj

 
cxefbotisto
 
elteni
 
konkuron
 

Micxjo

 

observis

 

foreston

 

faritajn