FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   >>  
s. La ebleco por ke sxi kaj la malbenita forgxisto ekkaptos de ni la kvincent talerojn, tiu penso mian koron bruligas pli ol fajro de l' infero. Je Dio! Mi jxuras, ke tio ne okazos. Se la mallertulo ne kunvenigas edzinon, li kontentigxu kun tiu, kiun mi havigos al li. Mi rezervis al li amikinon, kiu lin akceptos kiel malsata aglo. Li devas tuj edzigxi, sed pro tio vi devas ankoraux intrigi kun la preposto. TOBIO. Mi agos laux via volo. Sed tia disrevigxo ne timigu nin. Baldaux ili alvenos kaj la fiancxino sidas apud Esko kiel floro de Sarono. Ili estas solene edzoligitaj, por eterne kunigitaj; alie ili ne estus restintaj tri semajnojn dumvoje. Baldaux ili alvenos dum sonoj de fajfilo. La tajloro Andreo ilin atendas kun klarneto en la mano je la vojdisigxo. Kaj mi jxuras, Marto, ke mi ankoraux vespere dancos polskon kun vi sur tiu ebena korto.--Sed kion opinii pri Ivaro, kiu gxis nun ne revenis? MARTO. Ke li vivas, ni scias, cxar li ja estas vidita sur la stratoj de Hameenlinna, sed klukanta pro ebrieco. TOBIO. Kanajla knabo, vi neeviteble ricevos puneton, fine de tie revenante, jes, tute certe. MARTO. Mi vipos lin tiel, ke li la tutan semajnon kusxu ecx membron ne movante. Sed vi, eniru por amuzi la kantoron. Pri unu afero mi memorigas vin: ne ebriigxu hodiaux, se vi ne volas esti enbarota en la porkejon. TOBIO. En la porkejon? Marto mia, ne parolu tiel porke en tiu solena momento! MARTO. Eniru la cxambron kaj ne parolacxu. (Tobio eniras, Marto sola.) Vi restas ankoraux, sentauxgulino. Se vi ne tuj aperas, mi vian nukon distordos, cxar hodiaux mi ne estas ludema.--(Janjo venas.) Sed jen sxi venas. Gxoju, cxar vi ne restis pli longe!--Cxu vi ricevis siropon? JANJO. Ne, li diris, ke li mem ne havis. MARTO. Mallertulino, neniam vi povas ion fari. JANJO. Mi ne ricevis. MARTO. Pro tio, ke vi estas senenergia. JANJO. Kion mi povis fari? MARTO. Silentu! kaj ekiru tuj al Brito, memorigu sxin pri la dek ovoj, kiujn sxi sxuldas al mi kaj diru al sxi, ke, se sxi ne redonas ilin, mi elsxiros la okulojn el sxia kapo, kiel faris antauxe la diablo kun sorcxistino de Kittila. (Janjo iras dekstren. Karlo de Lenjo venas.) KARLO. Cxu Ivaro ne jam revenis el la urbo? MARTO. Ne. KARLO. Mi estas certa, ke li fordrinkis mian birdomonon kaj nun mi estos sen municio. MARTO. Estas eble. KARLO. Vi devas kompensi la malprofiton, kiun kauxzis al mi via filo. MARTO. Ni vidos! (Maljuna Anjo venas.) ANJO.
PREV.   NEXT  
|<   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   >>  



Top keywords:

ankoraux

 

Baldaux

 

revenis

 

porkejon

 

hodiaux

 

ricevis

 
alvenos
 

jxuras

 

kauxzis

 

restas


sentauxgulino
 

malprofiton

 

kompensi

 

eniras

 

ludema

 

aperas

 

distordos

 

cxambron

 
ebriigxu
 

memorigas


kantoron

 
enbarota
 

momento

 

parolacxu

 

solena

 
Maljuna
 

parolu

 
sxuldas
 

redonas

 

elsxiros


Kittila

 

sorcxistino

 

diablo

 

okulojn

 

dekstren

 

memorigu

 

fordrinkis

 
siropon
 

birdomonon

 

municio


antauxe
 
Mallertulino
 

neniam

 
Silentu
 
senenergia
 
restis
 

disrevigxo

 

timigu

 

preposto

 

edzigxi