FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57  
58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   >>   >|  
nsumita kaj la prezo de rapsxargxajxo kaj la mono por komisioj de hejmo kaj najbaroj, ne restas ecx unu obolo. Malplena estas la monujo, sed la kapo plena, plena de veneno kaj malbeno!--Nun libera estas la diablo kaj en la vestiblo de infero mi staras kaj tintadon de forkegoj auxdas en la varmega cxambro. Ho! Estas malagrable! Tial, for meditado kaj pensado, mi volas imiti tiun insekton, kiu apenaux naskigxinta, idojn naskas kaj mortas, indiferenta pri la ekzisto. Teren mia rigardo sin direktu, mi rigardu la sableron tie apud la alia sablero!--Kiu venas? Mia kara onklo, Zakario, drinkkunulo dum tiu malfelicxa vojagxo. Li estas tre kulpa por ke tio okazis. (Zakario alvenas.) ZAKARIO. Nu, junulo, kiel vi fartas kaj pri kio vi konsideras? IVARO. Mi supozas la vivon de sobrulo plej bonan en la mondo. Nun tagigxas por mi tempo de abstineco, sed kun teruro mi rigardas mian tutan mizeron je plena lumo de tiu tago. Diablo! se tie cxi estus sobreca societo, tuj mi farus la sanktan promeson kaj novan kuragxon ricevus min vesti per homa indeco! ZAKARIO. Mi ankaux foje estis membro de sobreca societo, sed eksigxis. IVARO. Vi estis foje ankaux policano sed eksigxis. ZAKARIO. Mi malgrandan, tute bagatelan artifikajxon faris, preskaux intence, cxar ne placxis al mi esti policano. IVARO. Mi scias la aferon. ZAKARIO. Diru, kion vi scias. IVARO. Vi nur drinketis senpermese proprigitan brandon kune kun la viro, kiu gxin senrajte proprigis al si kaj kiun gxuste vi devis malliberigi. ZAKARIO. Tio okazis kauxze de mia bonkoremeco. Cxu estis eble malliberigi homon, kiu amike min regalis per ektrinko? IVARO. Certe ne estis eble por tia drinkemulo. ZAKARIO. Mi tion ne faris pro la ektrinko, sed pro la amikeco, pro la bonvolo, pri kio lia regalo atestis. IVARO. Cxu nur unu ektrinkon vi ricevis? ZAKARIO. Mi ricevis tiom, ke mi tre ebriigxis kaj plue plenan "Mation"[6] en la posxon. IVARO. Kio estas senpermesa forpreno? ZAKARIO. Sxtelo. IVARO. Kio estas tiu, kiu senpermese ion forprenas? ZAKARIO. Sxtelisto. IVARO. Kio estas tiu, kiu kunagas kun sxtelisto? ZAKARIO. Sxtelisto. Sed tiu estas tute alia afero. IVARO. La gxenerala opinio estas jena: kiu kunlaboras kun sxtelisto estas sxtelisto. Sed koncerne al vi, vi diras, estas tute kontrauxe: vi kunagis kun sxtelisto, pro tio vi ne estas sxtelisto. ZAKARIO. Inpertinenta bubo, sciu, ke mi estas via onklo, ke sur mia verto kusxas pli ol kvindek vintroj,
PREV.   NEXT  
|<   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57  
58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   >>   >|  



Top keywords:

ZAKARIO

 

sxtelisto

 

malliberigi

 

okazis

 

ricevis

 

Sxtelisto

 

ektrinko

 

senpermese

 

Zakario

 

eksigxis


policano

 

ankaux

 

sobreca

 

societo

 

proprigis

 

gxuste

 

aferon

 

intence

 
placxis
 

preskaux


artifikajxon

 
membro
 

malgrandan

 

bagatelan

 

brandon

 

proprigitan

 

drinketis

 

senrajte

 

opinio

 
kunlaboras

koncerne
 

gxenerala

 

forprenas

 

kunagas

 
kontrauxe
 
kunagis
 
kusxas
 

kvindek

 
vintroj
 

Inpertinenta


Sxtelo

 

forpreno

 

drinkemulo

 

indeco

 

amikeco

 

bonvolo

 

regalis

 

kauxze

 

bonkoremeco

 

regalo