FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47  
48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   >>   >|  
tas je tio, kion vi atestis viaparte kaj en la nomo de niaj parohxanoj? MICXJO. Jes, mi restas. ESKO. Nu, mi ne volas plu dauxrigi. Mi nevolonte lauxdas min mem; la memlauxdo, nome malodoras. La indeco tamen postulas, ke oni sin defendas je subpremo de l' mondo.--Kia maliceco cxe tiu viro. Kvazaux lapo li alkrocxigxis en mian parolon, kiam mi tute komplezeme atentigis la fiancxon pri la eble plia profito de ledobotista metio. KARRI. Metion cxu je ledo cxu je ligno li lasas kaj komencas kvazaux talpo fosi la teron. Tion li hodiaux decidis. ESKO. Tio estas alia afero. KARRI (kun trinkujo en la mano). Jakobo, mi trinkas vian toston kaj deziras, ke post unu jaro via domo estu konstruita, kaj vi kiel mastro estru en Kontinkorpi. La cxirkauxanta picearo faligxu kaj la urso grumblante malproksimigxu; suficxas loko al vi ambaux. Krakegante brulu via brulkampo kaj alten levigxu densa fumo, sciigante al la homoj pri ekkulturejo de Jakobo en Kontinkorpi. Post dek jaroj jam dense ondu sur la tieaj kampoj la greno kaj tie, kie nun estas griza marcxo kaj la gruo konstruas sian neston, tiam la fojnostakoj staru. Via mastrino cxe flanko de l' monteto melku kornokapajn kaj striodorsajn bovinojn, sur la sxtona platajxo ludu via gaja infanaro kaj apud la pordego boju la hundo, dum vi mem akrigas vian falcxilon kaj la suno en okcidento subiras. La suno ree supreniru kaj subiru, la jaroj kaj tempo pasu en prospero, gxis fine via kapo mallevigxos en la trankvilan tombon; kaj tiam larmo de amo kaj estimo falu sur vian tombaltajxeton.--Mi trinkas por via felicxo. (Trinkas.) ESKO (aparte). Jesuo! Mi sentas kapturnigxon pensante, ke sen trompo, tiu felicxo estus la mia.--Sed mi silentas. KARRI. Mia parolo pliseverigis Jakobon. Forlasu la mediteman mienon kaj kuragxe antauxenrigardu en la estontecon. JAKOBO. Vi estas prava, mastro. Foje ekkomencinte, malantauxen mi ne intencas rigardi, kaj fine pro sxvito de mia frunto rekompencon mi esperas. Tamen mi ne povas malatenti la malfacilajxojn, kiuj min povos renkonti, kaj la plej terura inter ili estas la somera frostonokto, kiu subite povas neniigi penon de la tuta jaro, fruktoportan grenon sxangxi al velkinta pajlo. KARRI. Estas vere; sed vidu, la espero cxiam uzas belajn vortojn. Malsukceso nin cxiam povas atingi, kompreneble; la frosto povas vian grenon pereigi, sed tiam enmiksu pinsxelon en vian panon kaj displugu pliajn marcxojn kaj kampojn. Laboru, sxparu kaj kondutu vin ho
PREV.   NEXT  
|<   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47  
48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   >>   >|  



Top keywords:

grenon

 
trinkas
 

Jakobo

 

mastro

 

Kontinkorpi

 

felicxo

 

silentas

 

falcxilon

 
trompo
 

akrigas


Jakobon

 

mienon

 

mediteman

 

platajxo

 

infanaro

 
pliseverigis
 

pensante

 

pordego

 
Forlasu
 

parolo


okcidento

 

subiru

 

trankvilan

 

tombon

 
supreniru
 

kuragxe

 

mallevigxos

 

prospero

 

estimo

 

subiras


sentas

 

aparte

 
Trinkas
 
tombaltajxeton
 

kapturnigxon

 

sxvito

 

belajn

 

vortojn

 

Malsukceso

 

atingi


espero

 
sxangxi
 

fruktoportan

 

velkinta

 

kompreneble

 

frosto

 

Laboru

 

kampojn

 
sxparu
 
kondutu