FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70  
71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   >>  
uloj oni povas diri kaj fari kion ajn. Vi ja scias.--Auxskultu al mi: Mi estas viro, kiu demordis la kapon de l' honto kaj singardeme tanis mian dorshauxton, gxis unu colon dika, kaj tial mi povas fari miregindajxojn je bezono. Kredu miajn vortojn kaj auxdu plue: Se vi ne tuj cedas de cxiuj postuloj koncerne tiun viron, via domo ekflamigxos dum malhela auxtuna nokto, estu certa pri tio.--Mi estas de furiozaj cirkonstancoj tentita homo. LA MASTRO (sxajne timigxante). Pardonu al mi, cxar mi estis trudema. Mi petegas vin! ZAKARIO. Vi do tute ne enmiksigxos en tiun aferon? LA MASTRO. Ne ecx moneron mi petos. ZAKARIO. Auxdu, Ivaro, kion li sciigas. LA MASTRO. Ne ecx moneron mi petas. IVARO. Nu, vi agas prudente. ZAKARIO. Ni do estas nur du partoprenantoj. IVARO. Du! Kiuj estas ili? ZAKARIO. Mi kaj vi, kompreneble. Frate ni partigu la sumon; po tricent kvindek ni havos. IVARO. Mi ekkolerigxas denove! ZAKARIO. Intrigema bubo, cxu ni ne kune lin kaptis? IVARO. Mi ja lin haltigis kaj mia cxevalo kaj veturilo lin alkondukos al la komisaro. ZAKARIO. Cxu mi ne helpis vin lauxpove? IVARO. Pro tio vi ekhavu kvindekon. ZAKARIO. Duonon al ambaux, knabacxo, duonon al ambaux. IVARO (ekprenas Zakarion je la kolumo kaj lin minacas per trancxilo). Krucxon da sango! ZAKARIO. Ivaro! IVARO. Tondro kaj fulmo! Mi ne garantias, kion nun faros la trancxilo. ZAKARIO (surgenue). Mi petas, petegas vin! IVARO. Krucxon da sango, se placxas al vi komplikigi. ZAKARIO. Mi kontentigxas kun cent. IVARO. Kun kvindek. ZAKARIO. Estu tiel. IVARO. Bone! Eble ni do ree povas kune dauxrigi nian vojagxon. ZAKARIO (aparte). Englutu vin foje diablo, ido de demono!--Lauxlegxe mi tamen postulos de vi la duonon. IVARO. Sidigxu en mian veturilon, sxtelisto. NIKO. Mi sekvas vin, sed memoru, ke mi estas ligita, kaj gardu vin por malbone vin konduti kun mi. IVARO. Kiel regxon mi vin kondukos, cxar vi ja estas mia multekosta trezoro. LA MASTRO. Atentu, por ke li ne forkuru dumvoje. Pripensu: sepcent taleroj! ZAKARIO. Sepcent taleroj! IVARO. Sepcent taleroj! Akto kvara. (Arbara regiono. Maldekstre vojdisigxo kun gvidilo. ZEBEDEO kaj TOBIO venas laux la dekstra vojo.) TOBIO. Tiu vojdisigxo, bona kantoro, sxajnas al mi rimarkinda figurajxo. Jen la dekstra estas pli mallargxa ol la maldekstra kaj de tie ni atendas Esko'n kun sia edzino; sed de tie nin renkontos Ivaro kaj la infero de l'
PREV.   NEXT  
|<   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70  
71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   >>  



Top keywords:

ZAKARIO

 

MASTRO

 

taleroj

 

petegas

 

Sepcent

 

moneron

 

Krucxon

 

trancxilo

 

ambaux

 

duonon


kvindek

 

vojdisigxo

 

dekstra

 

kantoro

 

atendas

 

Englutu

 

diablo

 

aparte

 
vojagxon
 

renkontos


dauxrigi

 
komplikigi
 

figurajxo

 

Tondro

 

mallargxa

 

kolumo

 

minacas

 

garantias

 

placxas

 
infero

sxajnas
 

demono

 

rimarkinda

 

surgenue

 
kontentigxas
 
regxon
 
Maldekstre
 

kondukos

 
multekosta
 

konduti


edzino

 

Zakarion

 

malbone

 

trezoro

 

Atentu

 

regiono

 

Arbara

 

maldekstra

 

sepcent

 

forkuru