FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77  
78   79   80   81   82   83   >>  
bilas de doloro el profundo de mia koro, cxar la afero estas malagrabla. ESKO. Cxu vere. Mi ricevos bastonadon! Kaj vi? MICXJO. Mi estos devigata pririgardi, nenio helpos. ESKO. Vere! Sed kiu el ni estas la cxefkulpulo, mi aux vi? MICXJO. Mi ne scias; cxar mi estas senkulpa. ESKO. Senkulpa? Vi ja kauxzis tiun prokrastitan revenon. De domo al domo vi pasxis kvazaux cigano, kaj mi akompanis vin. MICXJO. Kvazaux cigano! Hundo, pripensu kiel ofte kaj kiel senhonte vi min insultis dum tiu cxi vojagxo. Fine tamen suficxas, fulmotondro! ESKO. Cxu vi lauxkonscience povas diri, ke vi ne estas kauxzo al mia nuna mizero? MICXJO. Kauxzo de tiu mizero! Cxu mi sola? ESKO. Vi ja eluzis la monon. MICXJO. Plej grandan parton da mono ni elspezis en la gastejo, kie ni tagmangxis grandsinjore kaj trinkis botelon da biero. Vi scias, ke tia mangxo postulis monon.--Sed kiu estas kulpa por ke ni deflankigxis en la gastejon? Cxu ne vi? ESKO. Mi ne celis alian ol desegni en la rajtigon mian parafon, kiu devis tie esti; sed poste pro kio ni ne dauxrigis nian iradon al domo de l' fiancxino? MICXJO. Tio estas alia afero. Sed respondu, kiu estas kulpa por ke ni deflankigxis al la gastejo? ESKO. Ho, ho, kia tono nun en la sonorilo! MICXJO. En la sonorilo! Cxu mia vocxo estas tono de sonorilo, vi intrigema kaj ruza botistfilo, cxu mia vocxo estas tono de sonorilo? ESKO. La vocxo estas donaco de Dio, precipe la kantovocxo. Komprenu gxuste mian komparon; cxar ofte mi parolas alegorie kaj metafore. Tiel mi ankaux nun opiniis, ke la vocxo de l' homo sxangxigxas, kiel en la arbaro ni auxdas aux akrajn aux malakrajn tonojn el sonoriloj de la brutaro. MICXJO. Vi malsagxa virsxafo, auxskultu al tiu sonorilo! (Vangfrapas Esko'n kaj forkuras. Esko postkuras.--La tajloro Andreo alvenas kun klarneto sub la brako.) ANDREO (sola). Tie cxi mi do devas atendi la gastojn kaj, kiam ili alvenos, ilin akompani al domo de l' botisto, tia estas la volo de l' maljunulo. Sed cxu mi devas stari cxi tie ecx gxis la duonnokto, ilin atendante kun klarneto en la mano?--Silentu! Jen ili estas, almenaux la fiancxo. Mi donu al li honorfanfareton. (Esko venas. Andreo ekfajfas al li kelke da fojoj.) ESKO. Cxu vi vidis Micxjon? ANDREO. Vian svatiston? Cxu li ne trovigxas inter la gastoj? ESKO. Li lasis min, kiel lupo sian idon, kaj ecx vangfrapis min je la disigxo. ANDREO. Pro kio vi disigxis en kolero? ESKO. Li estas ofendsentema ka
PREV.   NEXT  
|<   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77  
78   79   80   81   82   83   >>  



Top keywords:

MICXJO

 

sonorilo

 

ANDREO

 

mizero

 

deflankigxis

 

cigano

 

gastejo

 

Andreo

 

klarneto

 

tajloro


forkuras

 

postkuras

 

alvenas

 
akrajn
 

metafore

 

ankaux

 
opiniis
 
alegorie
 

parolas

 

kantovocxo


Komprenu

 

gxuste

 
komparon
 

sxangxigxas

 

brutaro

 

malsagxa

 

virsxafo

 

auxskultu

 

sonoriloj

 

tonojn


arbaro

 

auxdas

 

malakrajn

 

Vangfrapas

 

svatiston

 

trovigxas

 

gastoj

 

Micxjon

 

ekfajfas

 

disigxis


kolero

 

ofendsentema

 

disigxo

 
vangfrapis
 

honorfanfareton

 

alvenos

 

akompani

 

botisto

 
gastojn
 
atendi