FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   >>  
la sxtelo pro kiu tiuj kulpigas min. Tie mi tiam trovigxis kaj alvenis rekte el angla sxipo. Cxion tion cxi mi povas atesti; ankaux tion sciigas mia pasporto, kiun mi repostulas de tiu viro. ZAKARIO. Gxin vi ricevos, kiam placxos al mi. IVARO (aparte). Cxu la oro elglitus el mia mano? Mi tion ne kredas. ESKO (starante malantaux la aliaj. Aparte.) Mi timas, timegas. (Eriko, la helpjugxanto venas.) TOBIO. Jen la helpjugxanto kvazaux laux peto.--Mi admonas vin en nomo de l' legxo zorgeme gardi tiun viron, kiu estas la prianoncita sxtelisto de l' grafo. Mia filo, Ivaro, lin ekkaptis. ERIKO. Kion vi babilas? Tiun sxteliston oni ekkaptis hieraux cxe la pregxejo de Vanaja, mi mem cxeestis. IVARO (aparte). Brula infero! Ree embaraso antaux mi. ESKO (aparte). Mi estas malfelicxa! NIKO. Kial vi jen fiksrigardas min, Eriko, amiko mia? ERIKO. Kian sxercon vi ree faris, Niko? Kien malaperis via barbo, kanajlo? Kie estas la bonkreska barbo, kiun antaux kelkaj tagoj mi vidis vin porti en Hameenlinna? NIKO. Auxskultu al mia rakonteto, kaj vi ankaux aliaj, se placxas al vi. Al tiuj du, revenantaj el la urbo, mi faris artifikajxeton en Mezvoja drinkejo. Oni tie parolis pri sxtelisto, kiun oni supozis trovigxi en la cxirkauxajxo, kaj kiun ili deziris ekkapti por gajni grandan kompenson promesitan. Tiu nigrahara amiko promesis tuj sidigi la sxteliston, se li vidigxus, sur sian cxaron kaj lin veturigi al sia hejmparohxa policestro. Mi sciigxis, ke ni estis samparohxanoj kaj, cxar mi estis tre laca, placxis al mi atingi la hejmon veturante; pro tio mi konspiris kune kun la drinkej-mastro por akiri gxustan similecon kun la sxtelisto. Cxio farigxis lauxdezire. Dum la mastro tondis la hararon, mi forrazis la barbon, lasante nur tiun pinton kaj faris makulon apud la nazon--kaj gxi ree forigxu! (Devisxas la makulon.) Plue alian jakon kaj cxapelon, kiujn donis al mi la mastro, kaj la fama sxtelisto envenis en la drinkejon. Tiuj tuj kvazaux agloj sin jxetis sur min, ligis kaj kun gxojkrio--cxar ili kredis sin trovintaj multekostan trezoron--veturigis min hejmen. Jen mi nun staras kaj dankas por la veturigo. ERIKO (ridas). Sxerculo! JANJO. Patro mia, estu bonveninta! KRISCXJO. Estu bonveninta! Vi venis gxustatempe. Ho, kiel felicxe! Jen do estas la patro de Janjo, sxia gxusta edziniganto. (Al la helpjugxanto.) Helpjugxanto, farigxu mia svatisto. ERIKO. Volonte. Jen, Niko, la forgxisto Kriscxjo, bonega kaj brava viro
PREV.   NEXT  
|<   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   >>  



Top keywords:

sxtelisto

 

aparte

 

mastro

 

helpjugxanto

 

antaux

 

makulon

 
kvazaux
 

sxteliston

 

ekkaptis

 

ankaux


bonveninta
 

tondis

 

cxaron

 

pinton

 

veturigi

 

vidigxus

 

barbon

 

sidigi

 
lasante
 

forrazis


hejmparohxa

 
hararon
 

farigxis

 

placxis

 

drinkej

 
konspiris
 

atingi

 
veturante
 

sciigxis

 

hejmon


lauxdezire

 

samparohxanoj

 

gxustan

 

similecon

 

policestro

 

gxustatempe

 

felicxe

 
Sxerculo
 

KRISCXJO

 

forgxisto


Volonte
 
Kriscxjo
 

bonega

 
svatisto
 
farigxu
 
gxusta
 

edziniganto

 

Helpjugxanto

 

veturigo

 

envenis