FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83  
>>  
enhavas mangxajxon? ESKO. Tute ne, nur rakitherbon.--Terure ankaux mi malsatas. Maldolcxe! Mi povus, kiel plej bona birdcxasista hundo, senti flaron de pano en porvojagxa sako de l' veturanto, kaj vere, agrablan flaron de novgreno mi sentis dum la tuta vojo. Certe, frato mia, tian insistan malsaton mi neniam antauxe spertis. Sed iom da pacienco ankoraux, baldaux nia patrino donos al ni mangxon. IVARO. Buterpanon sxi donos al ni, kiel al bonaj infanoj. Al la hejmo kiel pelataj de koboldo! Mi malligos la cxevalon. (Intencas iri dekstren.) Sed atentu, ke vi ne perdas nian orbulon, onklo, alie ni ambaux senindulge baldaux trovigxos en la pendingo. (Iras.) ZAKARIO. Mi bone gardos lin. NIKO (aparte). Ankaux mi volonte volus malplenigi teleron da pizajxo, cxar mi estas malplena kiel en la malliberejo antaux du semajnoj. Tamen la akrecon de malsato mi forgesas, rigardante la vojojn kaj vojetojn de mia infaneco. ESKO (al Niko). Vi do estas la sama fripono? Konsideru la teruran krimon, alproprigi al si havajxon de alia persono, gxin ensxovi en sian propran posxon kaj sin forsxteli. Konsideru tion, mizerulo! NIKO. Silentu tuj, kokinsxtelisto kaj okuleganta gufo, alie mi liberigas la manon el la sxnurego, ekprenas vian hararon kaj disjxetas la ventoneston en la aeron. ESKO. Ne fanfaronu! Ebrieco, la kanajlo, denove sin sentigas en mia kapo rekuragxigante.--Fripono! Cxu vi insultas min? Atentu, ke mi ne ekprenu vin je la gorgxo! Kion vi farus? viaj manoj estas ligitaj. ZAKARIO. Estu prudenta, Esko, memoru, ke li estas nia kaptito. IVARO (venigas cxevalon kun cxaro sur la scenejon). Pri kio Esko disputas? ESKO. Tiu senhontulo min insultas, cxar mi kristanmaniere lin riprocxis pri lia sxtelo. IVARO. Li ne toleras naivulojn, kaj naivaj ni ja estus, lin riprocxante pro tio, por kio ni devus lin danki.--Nun cxiuj supreniru en la cxaron, mia cxevalo de malkvieteco aspergas kaj piedfrapas. (Cxiuj sin lokas sur la cxaron.) Mi, via veturigisto, sidigxas antauxe, onklo kun nia orkoko, sidigxu en la mezo, poste Esko, kaj vi kun via fluto malantauxe, kaj ludu tiel, ke la cxielo krevas. ANDREO. Mi ludos! IVARO. Sed ne elfalu de tie, dum mia cxevalo galopos! ANDREO. Mi ne elfalos. IVARO. Kie estas via cxapelo, Esko? ESKO. En la arbaro, sed restu tie ecx deko. IVARO. Vi estas prava. De nun ni uzos silkocxapelojn. ESKO. Kaj orajn posxhorlogxojn. Ni acxetu oficistan bienon de l' sxtato aux farmu sinjoran b
PREV.   NEXT  
|<   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83  
>>  



Top keywords:

Konsideru

 

antauxe

 

baldaux

 
ZAKARIO
 

cxaron

 

cxevalon

 

cxevalo

 
ANDREO
 

flaron

 

insultas


sentigas

 

kristanmaniere

 

rekuragxigante

 

denove

 

Fripono

 

riprocxis

 

kanajlo

 

naivaj

 
ventoneston
 

naivulojn


toleras

 
Ebrieco
 

fanfaronu

 
sxtelo
 

disputas

 

kaptito

 
memoru
 
ligitaj
 

gorgxo

 

venigas


scenejon
 
prudenta
 

Atentu

 

ekprenu

 
senhontulo
 

malkvieteco

 

elfalos

 
cxapelo
 

arbaro

 

silkocxapelojn


sxtato

 

sinjoran

 

bienon

 
oficistan
 

posxhorlogxojn

 

acxetu

 
galopos
 
elfalu
 
disjxetas
 

supreniru