FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   >>  
Bonan tagon, mastrino de botisto Tobio! Cxu la urbovojagxanto jam sciigis pri si? Mi timas ne ricevi flartabakon, nek plu mian monon! MARTO. Tion ankaux mi kredas. ANJO. La mizerulo, cxu en la urbo aux en Mezvoja drinkejo li pasigas la tempon dibocxante? MARTO. Iru lin sercxi, se vi tion volas scii. ANJO. Estus plie tasko de lia patrino. MARTO. Silentu, virinacxo! alie mi vin eljxetos per unu piedfrapo gxis via domacxo (Kriscxjo venas el dekstre.) Kion vi volas? KRISCXJO. Ne tiel koleru, Marto; cxar mi sciigas al vi gajan novajxon. Esko proksimigxas kun sia juna edzino; bela junulino! Sxiaj vangoj egalas matenrugxon kaj la okuloj brilas kiel du sunoj. Baldaux ili vidigxos. En korto de Peltola Esko trinkigis sian cxevalon. MARTO. Vi mensogas! KRISCXJO. Veron mi diras. (Tonoj de klarneto auxdigxas.) Jen ili estas! (Aparte.) Mi ankaux auxdas radbruon. Kion tio signifas? Cxu Micxjo sxercis kun mi? Mi do veron mensogis. (Tobio kaj Zebedeo elvenas el la cxambro, la unua suficxe ebria.) TOBIO. Mi auxdis tonojn de klarneto, ili proksimigxas. KRISCXJO. Tuj ili alvenas! TOBIO. Kiel edzigxfeste! Kiun marsxon ludas la tajloro? ZEBEDEO. Marsxon de Bjorneborganoj! TOBIO. Marsxon de Bjorneborganoj! Kaj la arbaro ehxas kvazaux dum lupcxaso.--Sed kial ili kantkriadas? KRISCXJO. Gxuste kiel dum lupcxasado. TOBIO. Tiu kantkriado? KRISCXJO. Gxi estas krio de gxojo kaj gajeco. TOBIO. Jes, forgxisto! "Gxojigxu kaj gajigxu, Kristnasko estas nun!" Ni refarigxu amikoj, forgxisto! Nun mi pardonos al cxiuj, ecx al la diablo mem, kiu nin tentas kaj logas laux la fluo malsupren.--Jen mia mano, forgxisto! KRISCXJO. Jen la mia! (Premas manojn unu de l' alia.) TOBIO. Cxiam ni estu amikoj! KRISCXJO. Tiel longe kiel ni povos. TOBIO. Jes, forgxisto! ZEBEDEO (aparte). Amikeco kaj akvo valoras egale nuntempe. TOBIO. Edzigxofesto de Esko! MARTO. Bruto, vi ja ebriigxis, spite mia severa malpermeso? TOBIO. Bruto! Marto kara, ne kondutu vin tiel, ke mi pro kolero devas vin hontigi per eterna forkuro! MARTO. Ekmarsxu, se placxas al vi! TOBIO. Pro kio ekmarsxi? Mi ja estas mastro de mia domo. Vi min ne timigas, cxar nun ni estas multnombraj, kaj bone venkos vin.--Bruto! Ne kolerigu mian koron! MARTO. Fermu la busxon tuj! ZEBEDEO. Trankviligxu, edzo kaj edzino! For la malpaco, nun kristane ni akceptu la gefiancxojn! TOBIO. Kristane, kun brulantaj lampoj en la manoj. La fiancxo alvenas!--Sed
PREV.   NEXT  
|<   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   >>  



Top keywords:

KRISCXJO

 

forgxisto

 

ZEBEDEO

 

Bjorneborganoj

 

Marsxon

 

alvenas

 

proksimigxas

 

edzino

 

amikoj

 

klarneto


ankaux

 

malpaco

 

kristane

 
refarigxu
 

gajigxu

 

Kristnasko

 
akceptu
 
pardonos
 

tentas

 

Trankviligxu


diablo

 

Gxojigxu

 
Kristane
 

lampoj

 

lupcxaso

 

brulantaj

 

kvazaux

 

fiancxo

 

arbaro

 

kantkriadas


hontigi

 

gajeco

 

kantkriado

 

Gxuste

 

lupcxasado

 

gefiancxojn

 

valoras

 

ekmarsxi

 

nuntempe

 

mastro


multnombraj

 

timigas

 

Edzigxofesto

 
severa
 

malpermeso

 

kondutu

 

forkuro

 

ebriigxis

 
placxas
 
Ekmarsxu