FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82  
83   >>  
. Sed mi petegas vin, ne igu min al la jugxeja kunsido pro tiu afero! ANDREO. Ne, ne, trankviligxu! ESKO. Vi bonulo! Kiamaniere mi vin rekompencos? ANDREO. Mi ne bezonas rekompencon. ESKO. Nekomparebla viro! Senpage mi faros al vi botojn gxis via morto. ANDREO. Nu, se vi volas. ESKO. Jes, mi faros!--Nu, onklo kaj mia pli juna frato, Ivaro, la providenco tamen min helpis el tiu malfelicxo.--Sed de kie vi venas kaj kiu estas tiu cxi? ZAKARIO. Ni revenas el la urbo. IVARO. Kaj tiu estas nia amiko, kiu felicxigos nin. ESKO. Pro kio onklo lin kondukas per sxnurego? IVARO. Gxi estas ligajxo de amikeco, kompreneble. ESKO. Klarigu al mi la aferon. IVARO. Cxu vi ne atentas la mallongan hararon, pintbarbon kaj makulon apud la nazo? ESKO. La granda sxtelisto! ZAKARIO. Gxuste la sama. IVARO. Ni lin lerte ekprenis en la Mezvoja drinkejo. ESKO. Kia bonsxanco! IVARO. Nur sepcent talerojn! ESKO (aparte). Kia bonsxanco! Tio kauxzos grandan gxojon en mia hejmo kaj savos ankaux min. ZAKARIO. Sed auxdu, nevo mia, hodiaux ja devis okazi via postedzigxa festo? IVARO. Estas ja vere! Pro kio vi staras tie cxi? ESKO. Ho, ve! Al mi okazis kruela malprospero. Mian fiancxinon oni trompe donis al alia kaj mi kiel frauxlo devis reveni. Gxis nun mi restis survoje, dank' al Micxjo Vilkastus. Li ankaux min trompis. La dekdu talerojn, kiujn mia patrino donis al mi por la edzigxo, li fordrinkis, plue vangfrapis min kaj forkuris, gxuste tie cxi. Mi decidis ne plu reveni hejmen, sed migri alilanden. Nun mi tamen kredas, ke la afero sxangxigxis. IVARO. Certe jes, ne timu! Ni ankaux faris malprosperan vojagxon, sed tiu nia felicxbirdo (montrante Niko'n) rebonigos cxion. Nun mi tute kuragxe revenos; ecx tuj mi konfesu, ke ni la monon fordrinkis, sed jen anstatauxe sepcent taleroj kaj en dometo de nia patro oni lauxte de gxojo huraos. ZAKARIO. Tamen ne sciigu, ke mi vin akompanis en la urbo je via drinkado. IVARO. Ho, ne, mi diros, ke mi vin ne renkontis antaux ol cxe la urba impostejo je mia foriro. Estu trankvila, onklo, mi savos vian dorson. ZAKARIO. Mian dorson? IVARO. Jes, la vian, Esko'an kaj mian propran. ESKO. Ha, kia mirega sxangxo! Nun ni deziregas atingi la hejmon, heroe kvazaux venkintoj en la milito. Tian felicxon ni ne meritis. Ni danku la providencon! IVARO. Ni danku la providencon; gxi sxteligis tiun viron por savi nin, mizerulojn.--Sed mi sentas teruran malsaton. Cxu via sako
PREV.   NEXT  
|<   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82  
83   >>  



Top keywords:

ZAKARIO

 

ANDREO

 

ankaux

 

dorson

 

sepcent

 

talerojn

 
bonsxanco
 

fordrinkis

 

providencon

 

reveni


konfesu
 

revenos

 

kuragxe

 

montrante

 

rebonigos

 

forkuris

 

gxuste

 

decidis

 
vangfrapis
 

patrino


edzigxo

 
hejmen
 

malprosperan

 

vojagxon

 

alilanden

 
kredas
 

sxangxigxis

 
felicxbirdo
 

hejmon

 

kvazaux


venkintoj

 

milito

 

atingi

 

deziregas

 

mirega

 

sxangxo

 

felicxon

 
sentas
 

mizerulojn

 

teruran


malsaton
 
meritis
 

sxteligis

 
propran
 
huraos
 
sciigu
 

akompanis

 

lauxte

 

anstatauxe

 

taleroj