FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   >>  
ngvon de l' vereco, dirante, ke tiu okazo estas por vi kaj la aliaj utila puno kaj averto, sed tiu knabino estas inda al sia felicxo. Gxoju, Janjo! JANJO. Venis do la tago de felicxo, kiun antauxe kiel malproksiman lumon en la malhela valo mi rigardis, kaj gxi ne volis al mi proksimigxi. Nun tio okazis, sed mi ankoraux sentas min fremda en gxia varma brilo, mi sentas min timema kvazaux infaneto.--Samtempe mian amikon mi gajnis kaj mian karan patron trovis. Patro mia, mi transdonas al vi salutojn de mia mortinta patrino. Sxi ne malbenis vin, nur benis kaj diris: "Se foje via patro revenos al vi, diru al li miajn salutojn, diru: estu bonveninta el la erariganta maro!" Tion sxi diris jxus antaux ol sxiaj okuloj fermigxis. NIKO (devisxante siajn larmojn). La buklohara angxelo de l' konkordo hodiaux regas. Svingante sian negxblankan flagrubandon sxi el la ventega maro mian sxipon kondukas al la haveno de l' kvieto, kaj ree min cxirkauxas regiono de mia infaneco kaj gxiaj vidajxoj, pasxtejoj, erikejoj, herbejoj falcxitaj, stakoj sur la kampoj kaj fumantaj drasxejoj; cxion tion cxi mi vidas kaj miaj oreloj la karan lingvon auxdas. Tagon tian neniam plu mi spertos dum mia tuta vivo; pro tio gaje mi volas gxin pasigi kaj malamiko, enviante mian felicxon tiam ne ekzistu.--Kun logxantoj de tiu domo, kun vi cxiuj konsentigxi mi deziras. La malafabla rigardo en viaj okuloj sxangxigxu en amikan brilon. Kamaradoj kaj kunvilagxanoj, tion ni faru! ZEBEDEO. Mi atentigas vin pri liaj vortoj, familio de botisto! TOBIO (aparte). Vere, lia parolo tusxas mian koron! NIKO. Cxi tiu estas ankoraux hejmo de Janjo; permesu, ke gxi ankaux estu la mia dum tiu vespero.--Janjo mia, pro vi ne farigxu kolero cxi tie! Vi diris, ke vi ne denuncos, mi agos sammaniere; vi viajn gezorgantojn ne devas moki, cxar sciu, ili tamen donis al vi rifugxejon kaj protekton, de ilia mano vi ricevis nutrajxon kaj vestojn. JANJO. Pro tio mi estas dankema al ili, dankema gxis la morto. TOBIO (aparte). Bona knabino, mi tion cxiam asertis. MARTO. Janjo, certe mi ne estus priresponda antaux vi, tamen pri unu afero mi volas vin demandi. Mi agis severe kaj ekkolereme kun vi--cxar mia karaktero estas ekkolerema--tion mi konfesas, sed cxu mi iam sentigis al vi mian manon? JANJO. Neniam, zorgantino mia! MARTO. Infanon de alia mi ne batas, kvankam miajn proprajn mi vipas kvazaux hundidojn; ili apartenas al mi mem, kaj ecx, se mi ilin kripligus per batoj, tio
PREV.   NEXT  
|<   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   >>  



Top keywords:

kvazaux

 

okuloj

 

sentas

 

salutojn

 

dankema

 

aparte

 
antaux
 

ankoraux

 

knabino

 

felicxo


ankaux
 

vespero

 

logxantoj

 

permesu

 

malamiko

 

denuncos

 

kolero

 

felicxon

 
enviante
 

ekzistu


farigxu

 
tusxas
 

amikan

 

vortoj

 

sxangxigxu

 
brilon
 

atentigas

 
kunvilagxanoj
 

Kamaradoj

 

ZEBEDEO


familio

 

parolo

 

konsentigxi

 

deziras

 

botisto

 

rigardo

 

malafabla

 
sentigis
 

Neniam

 

zorgantino


Infanon
 
ekkolereme
 

severe

 
karaktero
 
ekkolerema
 
konfesas
 

kripligus

 

proprajn

 

kvankam

 

hundidojn