FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79  
80   81   82   83   >>  
m! ANDREO. Nun tio okazis, najbaro mia. ESKO. Cxu tio estus ebrieco? ANDREO. Gxuste, jes! estu certa pri tio! ESKO. Tiel dolcxe, tiel cxiele, ferkuragxege! Se la tutan mondon mi povus cxirkauxpreni, mi gxin kisus kiel amatan fraton. Diablo! Mi povus eksalti al supro de tiu piceo aux al rando de tiu nubo kaj de tie ree kiel fulmo malsupren gxis la kerno de l' tero. La vivo estas gajludo! Andreo, kiaj ni estas, kiaj estajxoj, cxar Dio zorgas pri ni? Hih! Jen vi vidas rimarkindan knabon. Cxu ne? Kion vi diras, tajloro? ANDREO. Mi diras preskaux nenion. ESKO. Cxu tajloro superas botiston? ANDREO. Ambaux estas utilaj en la mondo. ESKO. Vi kutimas mallauxdi botiston kaj meti tajloron unu gradon pli supre, sed atentu, se ne estus botoj, eble ankaux ne estus piedoj. Jen vi ricevis unu pikaludon, kiu valoras kiel du. ANDREO. Vi ja deziras disputon kaj malpacon inter ni. Jes, jes, mi komprenas, sed mi nenion diros. ESKO. Ne farigxu disputo, cxar nun estas tago de l' gxojo. (Kun predika vocxo): "Estu gaja, la anim', fidu al la bovo, vi, alten vin kondukos gxi." Tre infana mi estis timante iri hejmen, kvazaux mi devus tien iri. Al koboldo, la hejmo! La mondo estas granda kaj panon mi trovos cxie. ANDREO. Iru tamen dece hejmen, Esko, tio estas al vi la plej bone. ESKO. Ne ecx unu colon plu al la hejmo mi min turnas, kaj mi migros malproksimen, ecx pli malproksimen al la orstepo, pri kiu la frauxlino de pastrejo songxis.--Transdonu al ili miajn salutojn kaj danku ilin por la edukado, diru, ke mi ilin benis forirante kaj estas gaja kiel virsxafo. (Fiere la kapon balancante.) "Estu gaja, la anim', fidu al la bovo, vi, alten vin kondukos gxi." Hih! Sur breto de Karri estis dek kuleroj, mi ilin kalkulis.--Andreo, ni estu gajegaj!--Vidu, kiel rapidkura mi estas. (Forkuras rapidege.) ANDREO (sola). Mi komencas lin timi. Lia karaktero estas tre ekscesa, kaj forta li estas, treege forta. (Esko revenas kurante sen cxapelo kaj la dua sxuo.) ESKO. Dio mia, Andreo, cxu ni kuru la kapojn kontraux la pinojn? ANDREO. En kia stato vi trovigxas? Mankas ja cxapelo kaj la dua sxuo! ESKO. Ili manku. ANDREO. Ni sercxu ilin. ESKO. Ne, tajloro, la arbaro tenu sian kaptajxon. Cxu mi zorgus pri cxapelo kaj unu sxuo? Diableto! Mi forjxetos cxiujn miajn vestojn, se mi tute kolerigxas, kaj vendos min al la ruso por cent taleroj! ANDREO. Kondutu vin konvene, amiko, kaj parolu kiel decas al prud
PREV.   NEXT  
|<   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79  
80   81   82   83   >>  



Top keywords:

ANDREO

 

Andreo

 

cxapelo

 

tajloro

 

nenion

 

hejmen

 

malproksimen

 

kondukos

 

botiston

 

vestojn


cxiujn

 

salutojn

 

kolerigxas

 
vendos
 

forjxetos

 

forirante

 
virsxafo
 
Diableto
 

edukado

 

taleroj


migros

 

orstepo

 
parolu
 

turnas

 

frauxlino

 

pastrejo

 

balancante

 

Transdonu

 

Kondutu

 

konvene


songxis

 

zorgus

 

Mankas

 

trovigxas

 

ekscesa

 

karaktero

 

treege

 

pinojn

 

kontraux

 

kapojn


revenas

 

kurante

 

kuleroj

 
kalkulis
 

gajegaj

 

kaptajxon

 

rapidkura

 

sercxu

 
komencas
 
arbaro